N 13   04 feb. 1995
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Igor Galiĉskij

Biografio de nia kara Majstro

Ludoviko Lazaro Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en urbo Bialystok (nun Pollando), kie lia patro instruis la germanan lingvon en gimnazio.

Ideo de internacia lingvo aperis ĉe li en infanaĝo, kiam sentema knabo vidis malamikecon inter diversaj popoloj loĝantaj en la naskiĝ-urbo. Estante gimnaziano (li estis tre kapabla lernanto) li komencis ellabori projekton de nova neŭtrala lingvo, kaj eĉ provis ĝin praktike kun siaj tri fratoj kaj gimnaziaj samklasanoj.

En la jaroj 1879-1885 li studis medicinon en la universitatoj en Moskvo kaj Varsovio, kaj fariĝis okulisto. Li plu prilaboris sian ideon, provante verki, versi kaj traduki en la projektata lingvo, faciligante la gramatikon kaj vortaron.

Li edziĝis en la jaro 1887 kun Klara Zilbernik (de tiu feliĉa geedzeco aperis tri gefiloj: Adam, Sofia kaj Lidia). La bopatro aprobis la ideon de la bofilo, kaj donis riĉan doton, kiu ebligis eldonadon de la unuaj broŝuroj pri la internacia lingvo.

Dum la tuta vivo d-ro Zamenhof eldonis preskaŭ duoncenton da libroj kaj broŝuroj, originalaj kaj tradukitaj. Lia plej grava verko estas “La Fundamento de Esperanto” (1905).

Li havis alian grandan revon – krei komunan religion por la tuta homaro, sed la vasta publiko ne subtenis tion.

Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917, en okupita de Germanio Varsovio, opiniante ke lia vivo estis vana, ĉar la homaro ne lernis lecionojn de la paco kaj amikeco.

* * * * *

Dum la UK en Gdansk, 1927, J.Baghy proponis, ke la 15-a de decembro (t.e. naskiĝtago de Zamenhof) estu ĉiujare la tago de la E-literaturo, do “festo de la libro”. La kongreso unuanime aprobis la ideon. En tiu jaro aperis bela tradicio aranĝi butikojn, por ke ĉiu “vera” esperantisto aĉetu minimume unu E-libron...

* * * * *

 
 
SAMOVARO