N 14   printempo 1995
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Venis letero...

La usonanoj, kaj precipe Alaskanoj, amegas siajn pafilojn. Familioj ĉi tie posedas meznombre po 5 - 10 pafilojn. Se oni volas posedi kaj ŝofori aŭton, oni bezonas registrilon kaj permesilon; se oni volas pafilon, oni bezonas nenion. Mi tre ĉagreniĝas pri tio, sed oni povas fari nenion. Reguligi pafilojn ĉi tie ne eblas politike.

Novembre kaj decembre estis ĉi tie rekorda neĝofalo. Multaj grandaj alkoj venis en la urbon serĉante manĝaĵon. Antaŭnelonge juna alko (malpli ol unujara) staris apud mia aŭto ĉe mia domo, kaj rifuzis foriri. Mi ne povis alproksimiĝi mian aŭton. Mi devis forpeli lin per kapsika aerozolo. (Tian aerozolon oni uzas kontraŭ ursoj, sed ĝi ankaŭ efikas kontraŭ alkoj).

Pri la rusa pasinteco en Alaska: multaj indiĝenaj homoj (Eskimoj kaj Aleutoj) havas rusajn familinomojn, kaj multaj estas ortodoksaj kredantoj. Mi kredas, ke la indiĝenaj lingvoj entenas multajn rusajn pruntvortojn. La Yupika (en sud-okcidenta Alaska) vorto por blankulo estas "gasak" (kozako). Tiu vorto tamen ne havas tre amikan signifon; se iu nomas vin "gasak", tio estas insulto.

Sude de Anchorage, proksime de la urbo Homer, estas komunumo de rusaj elmigrintoj. Oni nomas ilin "malnovaj kredantoj" – anoj de tre konservativa, minoritata religia sekto, longe persekutata en Rusio. La viroj laboras plejparte kiel fiŝistoj. Ili havas propran lernejon, kaj la infanoj ankoraŭ parolas ruse. Mi aŭdis, ke ili nun volas migri al alia loko, ĉar ili timas influon de usona kulturo.

 
 
SAMOVARO