Tutmonde fama ukraina kantistino. Ŝia nomo estas Amelia. En 2022 ŝi estas 7-jarojn aĝa. En sub-doma kaŝejo dum bomb-atako ŝi kantis sian ŝatatan kanteton el Disney-animacio “Frozen”. Iu registris per poŝ-telefono, tio iel trafis al kanalo de brita eldonaĵo “Independent”. Nun ĉiuj konas la kantistinon: en Svedio kaj eĉ en Kostariko.

La plej grava afero: ŝi estas sekura en Pollando kun panjo, avino kaj frato (rakonto en la pola lingvo).

En aprilo 2022 ŝi estas jam lernantino (sep jaroj estas aĝo serioza), kantas kaj revas reveni hejmen. Post la milito.

La bildo estas el raporto de “Voice of America” (en la angla).

 
 
 
Komenco  >  Bildaro  >  Amelia