La nomo de ĉi-hundo estas Krym (-y- estas kiel en la pola lingvo – se vi ne scias, legu [krim]). La nomo signifas Krimeo. La hundo estis naskita en tiu duon-insulo, tial ricevis la nomon.

En urbo Dnepr (antaŭa Dnepropetrovsk, se vi uzas malnovan mapon) loĝis virino kun du infanoj. Ŝia edzo batalas por sia lando ĉe la fronto. En danĝero de malamika bombado, la virino decidis relokiĝi kun la infanoj en la privatan domon de sia panjo (do la avino), malproksimen de la urbo-centro. Ŝi kredis ke tiu loko estas malpli riska.

Krym loĝis tie verŝajne en la korto. Li estis granda hundo, jam 12 jarojn aĝa.

29 sept 2022 nokte, kiam ĉiuj dormis, rusa (plej probable) misilo trafis tiun domon. Ĉiuj pereis tuj: avino Alla, patrino Natalia, infanoj Ivan kaj Vasilisa. Kun ili ankaŭ hundeto Ĝek.

Krym restis sola viva tie, forte kontuzita, perdinta aŭd- kaj vid-kapablon. Homoj rimarkis lin plorantan ĉe la ruinita domo. Homoj sukcesis konduti lin al best-kuracistoj. Tie li estis prizorgata.
 


 

La 12-an de novembro lia koro haltis. Kaj iu pentris lin.
 


 

Ĉi-rakonto sekvas multnombrajn amas-komunikilojn de Ukrainio. Kiomgrade vera – apenaŭ eblas garantii.
 

 

 

 
Aliu hundo militas kontraŭ Ukrainio. Ne en la Ruslanda armeo sed en t.n. Popola Milico de la Luganska Respubliko. Lia nomo estas Ajs.

Dum la taĉmento estis ĉe batal-tasko, li ekkuris tra kampo proksima, anstataŭ orde servi. Trovinte en tiu kampo ukrainan minon-“petalon”, li parte perdis kruron. Rapide transportita al medicinistoj, savita, nun lamas sur la restantaj tri.

Lia historio ŝajnas vero, ĉar neniom povus servi celojn de propagando. Nur kiel averto ke batal-kampo ne taŭgas por promenado.
 


 
 

 

 
La tria heroo estas ne hundo sed ilia preskaŭ-parenco prociono. Persono kun sorto komplika. En Ukrainio li loĝis en la zoo de urbo Ĥerson'. La Ruslanda armeo okupis la urbon (aŭ liberigis, depende de via vidpunkto) en marto 2022, foriris en novembro. Irante for, interalie kunprenis ankaŭ la procionon – ŝtelis (opinias la ukrainoj) aŭ denove liberigis kaj savis (diras la rusoj).
 


 

Li vivas ĉe taĉmento de ruslandaj paraŝutistoj kaj ŝajne fartas ne malbone. Fiŝetoj, vin-beroj... Li ricevis nomon Ĥerson kaj oficon “vorulo”. Kaj propran personan telegram-kanalon (en la rusa lingvo, vidu la ligilon sub la foto).

Tiu kanalo estas efektiva propagandilo. Ekz, per ĝi, helpe de la prociono, estas kolektataj grandaj mon-sumoj por helpo al la armeo.
 

 
 
 
 
Komenco  >  Bildaro  >  Hundaj sortoj