La 28an de januaro 2018 manifestacioj okazis en multaj urboj de Ruslando. La sloganoj estis kontraŭ falsa prezident-elekto planata por la 18a de marto. Ĉar neniu rivaleco estas. La kandidatoj – nur la aganta prezidento kaj iom da liaj servutuloj, fakte fals-kandidatoj. Neniu reala rivalo estas lasita. Sub tiuj kondiĉoj, partopreno en la baloto apenaŭ havas sencon. Des pli, oni apenaŭ povas kredi ke la voĉoj estos kalkulataj korekte. Do la elekta striko proklamita: “ne iru baloti vi mem kaj persvadu la najbaron ne iri”.
 








Ŝtelisto!

(la masko prezentas la Putinan vizaĝon,
s-ro Putin regas Ruslandon ekde la 2000a
kaj volas regi plu)




La fotoj prenitaj de  charter97.org.



 
 
Komenco  >  Bildaro  >  Ruslando juna