En tiu fora pasinta tempo, kiam oni povis per poŝtelefonoj nur paroli kaj sendi kurtajn mesaĝojn (sed ne foti kaj ne interreti), vivis-loĝis paganoj en la lando Moskva.

 
En historiistaj arkivoj troveblas bildo montranta kiel ili instalis idolon al Daĵdbog (“Donanta Dio”) rande de arbara herbejo, proksime de eta rivero. Poste dum ioma periodo tie estis sankta loko por ritoj.

Plu poste la paganoj forlasis tiun terenon, kaj la socia progreso venis. La ĉirkaŭ-lokoj jam ne estas sovaĝaj, aperas ĉiam pli da bariloj “privata posedaĵo”, kaj jam ne ĉie oni povas libere trapasi.

Tamen spuroj de la glora pasinto ankoraŭ troveblas. En julio 2014 scienca esplor-teamo iris serĉi la paganan herbejon kaj vidis jenon.

 

La rivero

 

Arbara vojo

 

Mito diras ke filikoj floras unufoje dum jaro: en la plej kurta nokto, fine de junio, ĉe la plej grava festo de slavaj paganoj – Kupala. Botaniko certas ke filiko tute ne havas florojn. Tamen esprimo “trovi filikan floron” povas esti alegoria: trovi veran vojon en la vivo, veran amon, kaj simile.

 

Frambo-beroj dolĉas, urtiko gardas.

 

Ponto

Ŝajnas ke tie oni ne atendas gastojn: restas nur la ŝtala veldita framo sed ne vera ponto.

 

La herbejo

 

La idolo de Daĵdbog.

Verŝajne iu (supozeble adepto(j) de kristanismo) segis kaj faligis ĝin, sed poste iu alia denove levis kaj apogis al arbo, tiel ke ne estu tre rimarkeble por malica preter-iranto.

 
 

 
 
 
Komenco  >  Fotoj  >  Paganismo  >  El historio