La tempo de juna amo finiĝas. Tiun mastris dio Jarilo (radiko jar- signifas forton, energion, ardon, tamen -il ĉi-tie ne estas sufikso).

Nun okazas simbola nupto de Fajro kaj Akvo, unuiĝo de vireco kaj ineco. Ligna rado kun flamo de la rita fajro iros en la akvon de l' rivero.

Venas tempo kiam nova vivo naskiĝos, tempo de fulmotondraj pluvoj, tempo de dio Perun (en slavaj lingvoj tiu nomo estas sinonimo de fulmo).

 



Kandeloj sur lignaj flosetoj fornaĝas laŭ la rivero.

 




 



 
 
Komenco  >  Fotoj  >  Paganismo  >  Solstico 2018