Kanalo de rivero Moskva (ne granda sed ĉefurba)
al rivero Volga – tre granda, longa kaj grava.
La kanalo estis fosita-konstruita en la 1930-j jaroj far malliberigitoj – parte realaj krimuloj,
(plej)parte politikaj oponantoj de la tiama reĝimo aŭ homoj tute senkulpaj sed nedezirataj por la reĝimo – i.a. esperantistoj.
Kiom da ili pereis aŭ perdis la sanon ĉe tiu Granda Socialisma Konstruo – historiistoj diras diverse. Tamen sendube multe.
Nun la kanalo havas aktivan trafikon (somere): kargo-ŝipoj kaj la turist-pasaĝeraj uzas ĝin. |