N 15   Aŭtuno 1996
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Nun havas novan aspekton peterburga rus-lingva “Vestnik Esperanto”, kies modesta nomo signifas ja “Heroldo de Esperanto”, kvankam neniel rilatas al la fama gazeto el Italio. Nia “heroldo” estas broŝurita 12-paĝa (dimensio A5), aspekte tre simila al dana “Esperanto Nyt”; enhavo de jam aperintaj du numeroj estas diverseca: E-lecionoj, prezento de Martinus-Kosmologio (ĉe la klubo “Espero” estas grupo studanta tiun koncepton), rakonto pri “Sunrider”-sanigiloj, informo pri korespondaj kursoj “Lernado”...

En la 2a numero Diana Paĥomova  rememoras sian vojaĝon:

La Centro de Martinus (en Danlando) funkcias en Klint ekde 1936. Ĉi-jare la Centro akceptis 12 ruslandanojn. Tio-ĉi estis mia unua vojaĝo ekterlanden... Mi dubis: “Fremdaj homoj, fremda lando, kiel oni akceptos nin tie?” Tamen tuj post la flughavena doganejo nin atendis brua amaso da renkontantoj, ili ĉiujn salutis, manpremis, brakumis. Estis sento, kvazaŭ mi trafis al bonaj delongaj konatuloj. Laŭvoje al Klint (110 km de Kopenhago) nia nova dana amiko rakontis pri Danlando, montris akvobarilon kaj teron, kiun laboremaj danoj konkeris de maro... La saman tagon sur la Teraso (tiel oni nomas la vegetaran manĝejon en la Centro) estis ĝoja renkonto de amikoj. Multaj veturas al Klint ĉiujare kaj delonge konas unu la alian.

Poste estis tri semajnoj da lernado pri Kosmologio de Martinus, ripozo kaj informiĝo pri Danlando... Kopenhago ŝajnis al mi fabela urbo, kie regas kvieto, ĉie staras akurataj allogaj dometoj kaj ĉie estas floroj, floroj... kaj loĝas tre bonkoraj, belaj kaj gastamaj homoj...

En Esperanto-semajno matene ni havis lekciojn, kiujn gvidis Ole Terkelsen, kaj poste “rondon”, kie ni studis la simbolojn de Martinus. Krom tio, ni kantis en Esperanto, laboris en la kuirejo, aranĝis kajton, naĝis en la maro... Ni firme amikigis al ĉeĥoj Iva, Miĥal kaj Vitek. Mi esperas revidi ilin.


Ĉef-redaktoras Ilja Ŝiŝkin, redakcianoj: M.Abolskaja, S.Ŝarov, A.Kogan.

Adreso de “Vestnik Esperanto”:

197022 Sankt-Peterburg pk 130 RUS-197022 “VE”

 
 
SAMOVARO