N 15   Aŭtuno 1996
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Rakontas Matti Lahtinen (Jyväskylä, Finnlando):

Mi vizitis Pakistanon 1995 dec 27 – 1996 jan 13. La Pakistana enlanda kongreso okazis 28 dec – 30 dec en urbo Jhelum [Ĝe(h)lum] kun partopreno de 25 aŭ 26 junaj viroj kaj mi. Virinoj en la Pakistana kulturo ne povas partopreni kun (nekonataj) viroj. Virinoj lernas kaj agas aparte kaj virinaj E-kursanoj estas plejparte lernejaninoj. Mi aŭdis ankaŭ pri japana kaj belga esperantistoj kiuj intencis partopreni, sed ial ne povis.

La kongreso ŝajne havis nur laborkunsidojn. Ilin mi ne povis sekvi, ĉar ili okazis en la urdua lingvo. Kiel kutime la kunvenoj komenciĝis per recito el Korano. De la programeroj mi memoras la malfermon, kunsidojn en la E-oficejo kaj ekskurson al iu akvobaraĵo kun bela pejzaĝo. Ni ankaŭ havis komunajn tagmanĝojn en restoracio. Oni bone gastigis min. Mi ne devis iom ajn elspezi dum la pakistanaj kongresanoj devis iom multe pagi. Mi ne trovis en Pakistano Esperantan arton. La motivo lerni Esperanton ŝajnas ofte esti emo al klereco (tion instruas ankaŭ islamo) kaj homa frateco.

Mi renkontis en Jhelum s-ron Shany [Ŝani], kiu ĵus estis reveninta el Japanio. Tie li loĝis kvar jarojn. Nun li estas konstruanta domon al si kaj sia familio. Lia esperantista amiko Jawad [Ĝaŭad] estas lernanta la japanan lingvon. En Lahoro la prezidanto de la E-klubo Sabir ankaŭ lernas la japanan. Kun iu pakistanano mi iĝis balbuti en la japana lingvo (kiun mi bedaŭrinde scias tre tre malmulte). Ŝajnas do, ke Pakistano havas multajn ligojn al Japanio – ne nur per tio, ke Pakistano estas iom izolita dum Bharato [Hindio] havas pli da ligoj al la tuta mondo.

Mi aŭdis, ke en Pakistano esperantistoj ekzistas en sep urboj: plej menciinde en Ĝehlumo, Multano, Murree [Mari], Lahoro kaj Ravalpindio. Ili ŝajnas esti kelkcent, preskaŭ ĉiuj – viroj. Virinoj ekzistas en Ravalpindio kaj Ĝehlumo. Esperantokursojn oni aranĝas regule kaj partoprenontoj ne mankas. Nek pri la kurso nek pri la lernolibro la kursanoj devas pagi. La lernolibroj havas tekstojn pri islamo. La alireligianoj uzas iun alternativan materialon. Min impresis la serioza laborado de la aro de junaj viroj en la kongreso. Almenaŭ Ĝehlumo kaj Multano havas E-oficejojn. La lingva nivelo estas malalta pro manko de praktiko. Esperantaj legaĵoj estas malmultaj kaj alilandaj esperantistoj malofte vizitas la landon.

 
 
SAMOVARO