Bella Ciao [bella ĉao] – fama kanto de italaj kontraŭfaŝistaj partizanoj (aŭ gerilanoj, se vi preferas) de la Dua monda milito. Ankaŭ nuntempe la melodio estas tre populara.

 

youtu.be/Lqs2oIBFPxI
  

Origina itala kanto, kun la teksto.
“Matene mi vekiĝis kaj trovis ke invadantoj venis...”

 
 

youtu.be/jACUHpbgMi4
  

La sama kanto en la itala lingvo,
fotoj el Ukrainio printempe 2022.

 
 

youtu.be/vfUlnCYppts
  

En la ukraina lingvo, marŝa kanto de UNSO –
naciisma organizo Ukraina Nacia Sin-Defendo,
kun mencio de militoj de 1990-aj kaj 2000-aj jaroj
en Kartvelio kaj Moldavio:
“en Abĥazio kaj ĉe Dnestro sango fluas”.

 
 

youtu.be/5KlecPoN6Xc
  

En la ukraina lingvo, pri la milito 2022.
La teksto estas proksima al la origina itala.

 
 

youtu.be/PqVCQEthhOU
  

Alia ukraina kanto pri la milito,
ŝajne pli vaste populara.

Jen lernejanoj kantas:  youtu.be/vLEdOBsyPdk

 
 

youtu.be/p6jjadukbRA
  

Belarusa lingvo, traduko de la supremenciita marŝo de UNSO,
tamen adaptita al belarusiaj cirkonstancoj.
La fotoj estas plejparte de Ukrainio-2014.

Por vidi ĝin, vi bezonos registriĝi ĉe Jutubo (Guglo).
Aŭ aŭskultu ĉi-kanton sen videaĵoj:

 
 

youtu.be/BdqneGYyK1A
  

Belarusio, ina partopreno en protestoj 2020.
En la rusa lingvo, kun angla traduko
sur la ruĝa strio.

 
 

youtu.be/Gm1VgAbuNzc
  

En la rusa lingvo, la “oficiala” traduko de la itala kanto, iomete refarita far regionografoj (esploristoj-amatoroj) de Ingrio (aŭ Inkerio) – regiono apud Peterburgo en nord-okcidenta Ruslando.

Ili ne estas gerilanoj aŭ konspirantoj, sed tamen fojfoje suspektataj kiel “separatistoj”.

 
 
 


 
 
Komenco  >  Ligoj  >  Bella Ciao