Balado de la Verda Bereto  aŭ  Cent Batalantoj

 

youtu.be/HIg2ZVf2aN4
  

The Ballad of The Green Beret – kanto kreita en Usono fine de la 1960-aj, far serĝento de la Verdaj Beretoj (esplor-teroraj taĉmentoj de la Usona armeo), omaĝe al liaj kamaradoj pereintaj en Vjetnamio.

En Usono tiu kanto iĝis popola. Ĉe jutubo estas ŝajne pli ol dek variantoj, eĉ kun iom diversaj tekstoj: ne nur pri la Verdaj Beretoj sed ankaŭ pri aliaj usonaj herooj. La plej varia estas la linio diranta por kio pereis la heroo, ĉar ili neniel povas aserti ke por defendi la Patrujon, ja tio ĉiam okazas malproksime de la Usona tero.

En ĉi-video ekde 01:36 ĝis 01:42 ŝajne estas soldatoj ne usonaj sed rusaj (aŭ belarusaj aŭ aliaj post-Sovetiaj) – malantaŭe videblas kolegoj en specifaj “orel-ĉapoj” de Sovetia vintra armea uniformo.

 
 

youtu.be/hc8ZTY7Nbp8
  

Hundert Mann und ein Befehl – germana kanto “Cent viroj kaj unu ordono”. Ĝi aperis preskaŭ tuj post la usona, en la sama jaro aŭ en la sekva.

La melodio apenaŭ ŝanĝita sed la teksto tute alia: “Kial ni iras tra bruligita fremda lando? Neniu volas tion, tamen la ordono devigas. Ĉu revenos mi al mia amatino?”

La kanto estas populara. Ĉe jutubo vi povas trovi kelk variantojn.

 
 

youtu.be/n8wLN79Ii5Q
  

Сто бійців – ukraina kanto “Cent batalantoj”. Kreita en 2015, kiam ukrainaj volontuloj defendis sian landon (ĝis la oficiala respublika armeo akiris batal-kapablan staton).

La teksto farita baze de la germana: “unu ordono por cent soldatoj”, “ni iras tra fajro kaj ŝtono”, “ne ploru amatino”, sed la senco mala: “por la Patrolando, mi oferos mian vivon”.

Ĉe jutubo vi povas trovi kelk variantojn.

 
 

youtu.be/Q4cHLZ4g83Y
  

En Litovio okazas (ŝajne ĉiujaraj) koncertoj “Kune al venko” por helpi Ukrainion. Interalie en 2018 tie sonis litova traduko de la ukraina kanto. Ne laŭvorta sed rekonebla.

Ĉi-live: litovaj delegitoj venis en Ukrainion portante helpon. Videblas la Litovia flago flava-verda-ruĝa. La bildo prenita el koncerta anonco-2017.

 
 

youtu.be/6-viG_UyhWE
  

 
Aŭdu ankaŭ belan melodion far
Enio Morricone & K.

 


 
 
Komenco  >  Ligoj  >  Cent batalantoj