traduko el la rusa | |
Inĝenio kaj sakrilegio | |
Igor Abbakumov
|
Kutime oni ne ŝatas detale protokoli aferojn de buĝet-tranĉado, kaj en antikvaj tempoj same ne ŝatis. Do ne nepre ĉio okazis precize tiel, vi eĉ povas opinii ĉion-ĉi fabelo. Tamen la legendo rakontas jenon...
* * *
En iu bona tago tri respektindaj uloj sidis ĉe tablo. La plej grava persono en tiu kompanio estis Markus Friponius, Romia kavaliro. Tiu altestimata civitano vivtenis sin ĉefe per koncesioj kaj uzuro. La dua estis Baal' Fuŝul', fenico el Hades, posedanto de multaj metiejoj kaj butikoj, delonga partnero de Friponius. Kaj la tria – heleno Pafnutios el Pindos, homo tre klera kaj arkitekto sperta.
En ĉiuj landoj kaj ĉiuj epokoj oni scipovas bone triopumi. Drinkado en soleco estas danĝera afero, ĉar rezulte homo povas fari ion pribedaŭrotan poste. Tutsimple pro manko de apuda amiko kiu haltigus. Ankaŭ drinki duope ne estas bona varianto. La pli sobra kamarado apenaŭ sukcesos deteni la duan de stultaj agoj. Pli probable okazos kverelo aŭ eĉ interbatiĝo. Necesas iu tria – arbitro kaj paciganto. Ĉiuj adeptoj de Pitagoro scias ke tri estas nombro tre bona kaj oportuna. Sed kvar estas jam tro: rezultiĝos du interbatadoj aŭ la paciganto estos batita de tri diboĉuloj.
Ĉi-foje la nombro estis ĝuste konvena.
Antaŭnelonge juda vin-komercisto Mordeĥaj el Massada sendis al la kavaliro novan drinkaĵon por gustumo – produkton de trifoja rektifiko el tritiko de Feliĉa Arabio. Estis ankaŭ aldone klariga letero:
“Estimata Friponius! Mi scias ke romianoj kaj helenoj, samkiel ni, ne ŝatas esti similaj al krudaj barbaroj. La barbaroj drinkas vinon sen malkoncentri. Ĉi-drinkaĵo havas ĉiujn ecojn de vino, tamen aldonu akvon, prefere en proporcio kvar je dek. Post engluti ĝin, indas forigi ties eventuale ne tre agrablan odoron – flaru randon de via vestaĵo kaj poste manĝu pecon de sekala aŭ hordea flano ŝmiritan per porka graso. Dekomence ankaŭ la gusto povas ne tuj plaĉi al vi, sed post la tria provo vi ricevos veran plezuron”.
La ruza judo ne informis ke en Arabio tiu likvoro estis uzata kiel purigilo aŭ por dilui aromaĵojn. Vin-verŝanta sklavo faris ĉion laŭ la instrukcio, kaj la tri kompanoj, post fervora gustumado, finfine decidis ke jes, tio vere vigligas la korpon kaj klarigas la pensojn eĉ pli efike ol la famaj vinoj de Ĥios kaj Falerno.
Tamen la ekzota drinkaĵo estis nur preteksto. Aferoj negocaj plie interesis la kunvenintojn.
– La Senato decidis gratifiki civitanojn de la glora urbo Dekumato, – Friponius komencis la praktikan parton de l'renkonto. – Disdono de pano kaj vino estus agrabla por lokaj plebanoj, tamen la Senato saĝe konstatis ke senpagaĵo povus malbone influi la moralon de niaj homoj...
– Do, ĉu nova areno por ludoj? – Pafnutios tuj kaptis la temon.
– Ne areno, ho nobla Pafnutios el Pindos. Kreo de sanktejo dediĉita al Minerva povus glorigi vian nomon...
La kunparolantoj de Friponius ekscitiĝis. Templo – afero bonega! Altprezaj materialoj, multekosta laboro, multe da mono.
– Ĉu tio estas jam via koncesio?
– Vi estas sagaca, mia kara Baal' Fuŝul'!
– Mi pretas partopreni ĝin, afabla Friponius!
– Ankaŭ mi! – la okuloj de Pafnutios brilis per vera intereso.
– Amikoj, la Senato ne estas tiom malavara kiel vi ŝajne kredas. Ili postulas fari la templon el marmoro, sed marmoraj minejoj ne estas proksimaj. Barbara proverbo diras “trans maro bovidino kostas ason sed transporti ĝin kostos sestercon”. Tial apenaŭ eblas ricevi grandan profiton. Necesas neordinara solvo. Pafnutios, mia nobla klera amiko, vi estas saĝa kaj sperta. Mi kredas ke vi povos inventi ion por bono de ĉiuj ni. Via parto estos ne malpli digna ol la mia kaj la parto de nobla Fuŝul'.
* * *
La purigilo el Arabio efikis perfide. Sub ĝia influo Pafnutios perdis prudenton kaj subskribis la kontrakton. Poste estis teneraj brakumoj de dancistinoj el ĉu Sirio, ĉu Kolĥido... Kaj kapdolora vekiĝo apud sklavino jam ne la plej freŝa. Kvankam vespere ŝi aspektis belega kaj gracia kiel kapreolo... Verŝajne ĝuste tiu putino kondukis lin ĝis la hotelo. Sur tablo ĉe la lito staris kruĉo da hordea biero kaj kuŝis volvita pergameno. Iom pliboniginte sian san-staton, Pafnutios disvolvis la kontrakton, legis kaj denove sentis sin aĉe.
Evidentiĝis ke li devas konstrui la templon de Minerva Dekumata, konforme al la projekto (aldonita), per financoj de la koncesianto. Ajna supera elspezo estu pagata de Pafnutios. Se li ne povos kompensi la ŝuldon, tiam la koncesianto rajtos sklavigi lin.
“Ho dioj! Damnitaj estu Friponius, Fuŝul' kaj tiu nekonata al mi massadano Mordeĥaj! Kaj la atestintoj de la kontrakto, kiujn mi eĉ ne memoras. Kaj drinkaĉo per kiu ili povis tiel trompi min... Min, aŭtoktonon de Pindos!”
Tamen li nelonge restis en ĉagreno. La helenoj neniam estis stultaj, des pli la pindosanoj famaj pro siaj artifikoj. La teksto de la kontrakto ne lasis ŝancon iel jure elturniĝi. Tial necesis trovi teknikan solvon por fari la konstruon malpli kosta.
La ĉefa problemo estis la kupola plafono. Kupolo povas kovri multe pli larĝan areon ol ordinara ĉevrona konstrukcio, sed ĝi postulas fortikan apogon. Kiom ajn fajna ŝajnas kupolo, arkaĵo aŭ volbo, ĝi tre forte dispremas la murojn. Kiel teni ties premon?
En tiu epoko oni sciis ununuran metodon: dikigi la apogilojn. Konstruaĵo povis aspekti leĝera, tamen reale ĝi ne estis tia. Ju proksime al la tero, des dika la muro, okazis eĉ ĝis ok metroj ĉe la tera surfaco. Imagu kioman laboron necesis fari! Ankaŭ laboro sklava ne estas senpaga, des pli ne nepre ĉipa: vi devas aĉeti sklavon, instrui lin, provizi per vesto kaj manĝo... Ajna Egiptia faraono povas konfirmi ke laboro longa kaj granda, eĉ se per sklavoj, kapablas damaĝi bonstaton de la tuta lando.
Havante nur strikte limigitan mon-sumon, kiel eblas konstrui tian templon kaj krome garantii profiton? Iom poste prafiloj de la ĝermanaj barbaroj parte solvos la problemon: por siaj gotikaj katedraloj, ili aplikos tiel nomatan skeletan strukturon, tio permesos ŝpari la materialojn kaj labor-tempon. Pli poste aperos la scienco pri “rezisto de materialoj” kaj diversaj metodoj...
Tio estos poste, sed taŭga solvo necesis tuj.
“La civitanoj de glora Dekumato bezonas templon kun marmoraj muroj kaj portiko. Por la portiko ne eblas ion ŝpari, sed la muroj... Se ili estos ne plene marmoraj, nur tegitaj de ekstere kaj de interne... Kio do plenigu la interspacon? Ĉu uzi ŝtonojn ĉizeblajn pli facile ol marmoro? Ve, ankau ili ne proksimas. Ĉi-tie estas nur argilo, sablo kaj vastaj arbaroj. Se transportadi ŝtonojn el najbara distrikto, ŝparo estos neniu. Argilo ne taŭgas. Tamen... Nu, kruda argilo – certe ne, ĉar ensorbinte akvon ĝi ŝvelos kaj rompos la tegaĵon. Ĉu miksi kun sablo kaj sekigi sub la suno? Tia-specaj brikoj, nomataj “adobo”, delonge estas uzataj en Azio, eĉ por konstrui domojn. Jes, akvo povus detrui ankaŭ ilin... Sed ja! La amforoj de niaj potistoj estas tute stabilaj sub influo de akvo. Sekve... Baal' Fuŝul' akiru sklavojn-potistojn, faru bakajn fornojn kaj sekigu brikojn tie!”
* * *
La templo estis konstruita kaj konsekrita ĝustatempe. Dank'al invento de la heleno, Friponius elspezis eĉ multe malpli da mono ol donis la Senato. Tamen vane li decidis ne dividi la profiton kun la partneroj. Pafnutios, scianta sian kulpon, toleris tion silente. Ofendita Fuŝul' skribis denuncon.
Saĝa Pafnutios tuj fuĝis, sed por Friponius tio estis afero ne tiom simpla. Do ĝuste li respondecis antaŭ la Senata juĝo. Multe da aŭtoritataj ekspertoj deklaris ke ne eblas konstrui domojn el ceramikaj brikoj, ke eĉ unu jaro ne pasos ĝis tiu templo falos.
– La muroj ensorbos pluvan akvon kaj tuj detruiĝos. Indas senkapigi tiajn konstruistojn!
Friponius estis kondamnita al ekzekuto pro fraŭdo kaj sakrilegio. Ankaŭ la denuncinto ne evitis punon, pro la samo.
Pafnutios, neniam fidinta justicon, eskapis en la Partan regnon kaj loĝis tie ĝis la fino de sia vivo.
La templo staris dum kelk jarcentoj. Poste barbaroj detruis ĝin kaj uzis la materialon por siaj konstruaĵoj. Eble eĉ nun ties mastroj ĝojas pro solideco de siaj modestaj domoj el la bonegaj dekumataj brikoj.
|