La verdan flagon levu kun fervoro,
jam en la mondon venis nova sent'.
Obskuro retiriĝos antaŭ la aŭroro
en ĉiu land' kaj ĉiu kontinent'.

Ni disvastigas komunik-liberon,
movado nia – semo de l' estont'.
La Verda Stel' signifas juston kaj esperon
por ajna homo en la vasta mond'.

L' Ide' Interna – en la koroj fajro.
La Fina Venk' neeviteblas jam.
De miskompreno ĉiujn savis nia Majstro,
finiĝos baldaŭ tempo de malam'.

Tra tuta Ter' sufiĉos unu lingvo
de la ĉefurboj ĝis la monda rand'.
La homoj vere iĝos unu familio.
Eterne brilu Stel' de Esperant'!

 

     

 


Inspirita de kelkaj similaj kantoj de la 1930-aj kaj 1990-aj jaroj.

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Marŝo de samideanoj