Kiel falas folio flava sur la animon,
ĉiam pli doloras la amo, jam malproksima.

Kiel ne plektiĝos la kanaj tigoj,
tiel niaj manoj ne renkontiĝos.

Haltas mia horloĝo veka. Mian nomon forgesu.
Peko de preterlas' neglekta havas prezon plej pezan.

Velkis ora flor' en la mondo ŝtala.
Venis ties hor', falis la petaloj.

Oni diris al mi ke laŭ rekta vojo
venos mi al la ocean' de l'morto.
Turnis reen mi, jam trairinte duonon.

Ekde tiam sin antaŭ mi etendas
nur ĉirkaŭaj padoj kurbaj dezertaj.
Kiun sencon havas do vivo de l'homo?
 

 


Inspirita de kelkaj rus-lingvaj aŭtoroj
el Ruslando kaj Ukrainio.

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Soneto horloĝa