Se vi ĵetas vin senorde inter la aventuroj
kiel simi' en ĝangal' avidanta frukton por manĝi –
simile al volva liano delogas plezuroj.
Povas veni moment' kiam vi volos ion ŝanĝi.

Drinki po glaso kaj dormi ne inter muroj,
multon proponas vento de la vojrandoj.
Sciu ke malaperos baldaŭ la spuroj
de sur ajna pado pasita de viaj plandoj.

Kiel proverbo diras, vagad' ne estas laboro.
Atingi la horizonton ŝajnas vana fervoro.
Ĉe la fenestro nepre estu kurteno
en bona varma dom' sub firma tegmento.
Vi ŝatos havi azilon disde frost' kaj vento
kaj en konvena temp' fosi teron en la ĝardeno.
 

 


 
Inspirita de kelkaj angla-, belarusa-
kaj Esperanta-lingvaj aŭtoroj.

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Soneto trankviliĝa