Hej Falkonoj
  

Meze de la 19a jarcento pola kaj ukraina poeto Tomasz [Tomaŝ] Padurra kreis kanton “Hej Sokoły”. En la pola lingvo, tamen pri ukraina kozako kiu forlasas sian landon kaj sian amatinon, kaj bedaŭras ke verŝajne ne povos reveni.

.


youtu.be/axAo4Ia8Xjo
 

youtu.be/VHb00UI5oyg
 

 
En la pola. Poloj ŝatas tiun kanton. Ĉe jutubo troveblas ŝajne kelkdek variantoj, eĉ kantado ĉe familiaj festoj.

 
 

youtu.be/IBKGewaF9RU
 

youtu.be/ZmClImoZ04Y
 

youtu.be/u7tFRvWcs5c
 

 
En la ukraina.

 
 

youtu.be/zpx9Zqbo8NU
 

En ambaŭ lingvoj – komence kaj fine en la pola, ĉio cetera en la ukraina.

 
 

youtu.be/EHklWgkdUug
 

La melodio akompanata per epizodoj el rusa filmo “Taras Bulba” montrantaj traktadon inter kozakoj kaj polaj kavaliroj pri estonto de ilia komuna ŝtato, en la 1630-aj. Interalie videblas famaj polaj husaroj kun flugiloj.

 
 

youtu.be/bk_45f_Sgn0
 

 
Ne tiom arde tamen tre bele, pola muzikistino
Wiesława Dudkowiak.
 

 
 

youtu.be/CA2NJY531rk
 

Moderna belarusa rep-kanto. La refreno estas de la “falkonoj”, iom ŝanĝita.

Temas pri la milito 1919-1920 inter ĵus renaskiĝinta Pola respubliko kaj Sovetia Ruslando. La video (almenaŭ parte) onidire estas el pola filmo “1920. Wojna i miłość” (“milito kaj amo”, vidu ĉe jutubo).

Nature, la herooj estas en pola uniformo.

 


 
 
Komenco  >  Ligoj  >  Hej falkonoj