En fama historia skizo Esperanto en Ruslando (Ekaterinburg 2000, H.Gorecka, A.Korĵenkov) interalie estas dirita ke en la 1990-aj jaroj aperis rimarkinda kvanto da amatoraj (samizdataj) E-gazetoj eldonataj plejparte fuŝe.
Unu el tiuj fuŝ-gazetoj estis Samovaro produktata per 9-pingla printilo, je neregula ritmo kaj neregula kvanto – iam 6, iam 10 ekzempleroj.
Jen parto da ties enhavo, kiu ŝajne povas esti interesa ankaŭ nun. Almenaŭ por historiistoj.
|