N 19   septembro 2001
ESPER16 > SAMOVARO
 < 
  

OkSEJT-41 okazis ĉi-jare apud vilaĝo Repniki, je 20 km de Kovrov, urbo en regiono de Vladimir, la 16-26-an de aŭgusto. Temo de la tendaro estis “Verda Ĝardeno” – historio de E-movado. Mia ferio jam finiĝis, tial mi povis veni nur por kvar lastaj tagoj.

Venis pli ol cent partoprenantoj. Kiel kutime, estis ebleco loĝi en domo aŭ en tendo. Sed ĉi-jare, apud rivero Kljazjma, staris nur tri loĝataj tendoj.

Partoprenis ĉino d-ro
Vang,  germano Frank Wurft  kaj Jean-Cristophe  [Ĵan-Kristof'] Badiate  el Senegalio – interesegaj personoj. Jen, Frank instruas la germanan lingvon en Litovio.

Kompreneble, ankaŭ ĉi tendaro estis interesa, konatiga kaj informo-dona. Okazis kursoj de tute diversaj specoj: lingvaj, pri masaĝo, pri hindaj dancoj (certe, gvidis Lena Katajeva), pri plektado el betul-ŝeloj; diskutoj pri aktivado kaj aktivuloj… Bedaŭrinde, pro malfrua veno mi ne aŭdis koncertojn de Mikaelo Bronŝtejn, Maŝa Koĉetkova, Mikaelo Povorin, ne partoprenis Neptun-feston…

Interesa programero (ĉefe sporta) estis Orienta Bazaro, gvidata de Gr.Arosev. Li kaj Lena ankaŭ ripetis la “cent-rublan” ludon kaj “bluf-ludon”, kiuj onidire sukcesis same kiel en la Orienta Tendaro. V.Samodaj prezentis foto-ekspozicion. Aleksandr kaj Julia Blinov-oj aranĝis vesperon de fabloj, kiujn ili legis ĉe kandeloj… Funkciis butiko de libroj kaj E-aĵoj. Post kiam la “oficialaj” programeroj finiĝis – okazis diskoteko, ludoj, homoj kantis ĉe lignofajro…

Gravaj partoj de la programo estis Konkurso de Poliglotoj kaj Lingva Festivalo, organizitaj de Aleksandr Blinov (en Ĉeboksari, kie li loĝas, Aleksandr jam kelkfoje aranĝis "grandan" LF, ŝajne eĉ kun oficiala subteno de ŝtataj instancoj).

Irina Gonĉarova organizis BeLego-n kaj LONo-n (konkurso de Bela Legado kaj Lingva Olimpiko por Novuloj) – ankaŭ tiuj jam iĝas tradiciaj programeroj, pleje konformaj al ŝajna celo de E-tendaro – perfektigi lingvo-nivelon de la partoprenantoj.

Rimarkeblas, ke en SEJToj, almenaŭ la Okcidentaj, ĉiam pli gravan parton okupas “spiritaj” eroj. Okazis prelego pri “bio-energetiko”, kie mi mirigite vidis veran diplomon de “magistro pri magio”. Aleksandr Ĥrustaljov rakontis pri “dianetiko”, kaj dum postsekva diskuto eblis i.a. ekscii pri jenaj interesaj faktoj.

En la Korea milito ioma kvanto da usonaj militistoj, kaptite de koreoj kaj ĉinoj, trafis en Ĉinion. Poste ili revenis en Usonon, kaj evidentiĝis ke multaj el la eks-milit-kaptitoj iĝis adeptoj de komunismo. Estis entreprenita esplorado pri tiuj homoj, kaj malkovrita ke ĉinoj aplikis taktikon, bazitan sur psikologia leĝo: se homo diris ion eĉ apenaŭ favoran ekz. al la komunisma ekonomio, do poste jam malfacilas aserti kion ajn kontraŭ tia sistemo. Ĉar viaj kunuloj povus opinii vin ne-sinsekva, do ne fidinda persono… La fondinto de “dianetiko” (ankaŭ konata kiel “sajentologio”, t.e. “scienco-logio”, “scienciko”) s-ro Habbard partoprenis en tiu esplorado, kaj nun la “ĉina” metodo estas aplikata en dianetikaj centroj por “laboro” kun nov-alvenintoj.

Informis pri tio Andreo Grigorjevskij. Li mem prezentis sistemon de “simorono”.  Tio estas difinebla kiel praktika magio, bazita sur siaspeca filozofio. Post la prelego okazis eĉ “simorona danco”. Tio vere “funkcias” ja…

Leĝoj de religia evoluo restas ĉiam la samaj. Post ateismo, post nenio – komence aperas adorado de prauloj, ŝamanismo kaj magio. Por bonstato kaj feliĉo, rapide kaj malmultekoste. “Nova Epoko”, kie nenio estas nova dum lastaj kelk mil jaroj…

Okazis vespero de naci-lingva kantado. Ĵan-Kristof' kantis en la ĝola – sia gepatra lingvo. Amalija Aroloviĉ prezentis kanton en la hispana. Kelk homoj (Sonjo Ŝejnina, Grigorij Arosev, Miĥail Povorin) ĝuigis la publikon per bela sonado de la angla. Frank donacis al ni kanton germanan…

Kiam iu demandis: “Frank, ĉu vi povas prezenti ion litov-lingve?”, li respondis ke li jes scias unu kanton, sed tiu estas militista kontraŭ-rusa, do tie-ĉi apenaŭ taŭga. Tuj sonis ies voĉo: “Komence ni estas esperantistoj, nur poste rusoj”, kio rimarkeble mirigis Frank-on. Nu tamen ne ĉiuj opinias tiel – sekvis peto (de Valentin Seguru) ke estimata komence-esperantisto bonvolu aserti tion nur pri si mem, sed ne diru “ni”.

Dum la antaŭlasta nokto en loĝ-ĉambro kunvenis bona kompanio. Sveta Usanova gitar-ludis (ŝi faras tion bonege), poste venis ankaŭ Mikaelo Povorin. Ni kantis rusajn kaj sovetajn kantojn. Mi neniel atendis, ke homoj memoras tiom da bonaj kantoj, en ĉi-tempo de tondra “rok-” kaj stultiga “pop-muziko”… Sonis turistaj kantoj kaj la popolaj, pri cent' junaj batalantoj el Budjonnij-arme', pri tri tankistoj – tri amikoj gajaj, sentineloj de la Patroland', pri la verda mar' de la tajg'; “Olda Acero”, “Laŭ la valoj kaj montaroj”, “Ter-domo”, “Komsomolanoj-volontuloj”…

Fojfoje eblas aŭdi akuzojn, ke E-istoj strebas pereigi naciajn kulturojn. Sed reale rusa kulturo en ruslanda E-medio estas vivanta kaj amata.

Tradicie, sed sincere – egan dankon al homoj, kiuj faris la tendaron: Natalia kaj Andreo Grigorjevskij, Jurij Karcev, Aleksandr Blinov, Irina Gonĉarova, Sonjo Ŝejnina, Georgij Kokolija, Miĥail Povorin, senlacaj Grigorij Arosev kaj Lena Katajeva, trovinta ĉi-bonan lokon Lena Alopina kaj multaj aliaj.

Mi ne povis resti por la Adiaŭa Balo, ĉar devis reveni en Moskvon je unu tago pli frue. Ĝis la fervojstacio de Kovrov estis pli ol dudek kilometroj, kaj, ŝajne, mi iel miskomprenis la trafik-liston – ĉiuj busoj kuris jam for… Feliĉe, la dorsosako ne tro premis la ŝultrojn, do mi ekiris, provante pet-veturi. Neniu aŭto haltiĝis, kvankam preteris multe da. Helpis motorciklistoj – knaboj proksimume dekses-jaraj. La unua veturigis min ĝis Kljazjminskij Gorodok, kaj post ankoraŭ kelk kilometroj da irado jen venis la dua motorciklo, jam en nokta mallumo. Kun tiu mi veturis ĝis la urbo. Rajdi sur rapide kuranta motorciklo, havante nemalgrandan sakon post la dorso – estas afero impresiga… Poste dum preskaŭ horo marŝis mi laŭ stratoj de Kovrov al la fervoja stacio (trolebus-trafiko funkciis, sed mi preferas ekkoni novajn urbojn irante). Malsimile al brilado de vespera Moskvo, la urbo dronis en mallumo, kvankam estis nur ĉ. la deka horo, kaj homoj sur la stratoj abundis. Kelkfoje mi eĉ devis uzi lanternon por eviti flakojn.

Nokte, je kvarono antaŭ la tria, la stacio de Kovrov vivas vigle. Preterpasas rapidaj trajnoj Moskvo – Niĵnij Novgorod, Krasnojarsk – Moskvo, Moskvo – Tomsk, kaj jen la mia, luksa (“firmaa”) N.Novgorod – Moskvo, konsistanta el “eŭropaj” vagonoj kun rond-angulaj fenestroj kaj molaj bretoj. Bonas por sonĝi pri la ĵus pasinta somero…

 
 
SAMOVARO