N 19   septembro 2001
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

OrSEJT-33 pasis en bazejo “Pyŝma” (legu [Piŝma']) ĉeborde de sam-noma rivero, proksime de vilaĝo Ĉerviŝevo en ĉirkaŭo de siberia urbo Tjumenj, en 01–10 de aŭgusto.

Mi sukcesis liberiĝi de l'aferoj nur la 2-an. Feliĉa pro baldaŭa renkonto kun samideanoj kaj amikoj, mi venis vespere de tiu tago al fervojstacio Jaroslavskij… kaj aŭdis anoncon ke starto de nia trajno estas iom prokrastita. Kaj verŝajne eĉ tute ne okazos. Ĉar nin vizitas kara estimata korea amiko Amata Gvidanto Kim Ĉon Ir, per sia kiras-trajno. Kaj por sekuro de La Vizitanto – la vojo estas provizore fermita por ni, malpli gravaj uloj…

“Ĉu li ne havas aviadilon?!” – mirigite demandis eksterlanda junulino, trafinta al la sama sorto kiel mi. Ŝia nomo estis Moica, ŝi kun sia amiko Marko (ambaŭ – el Slovenio) entreprenis vojaĝon tra Siberio. Ni ricevis biletojn por alia trajno kaj post dekkvar horoj finfine startis… Moica estas studento pri geologio, Marko – pri arbar-mastrumado. Ili planis veturi ĝis Tjumenj, poste direkti sin al Surgut, de tie eble supren laŭ rivero Obj, kaj denove per trajno al oriento… Vidi Ruslandon dum tia vojo estas alia afero ol vidi ĝin en mapo. Grandeco de la lando iĝas reala, ne abstrakta. Jaroslavl, Volga, Kama, Uralaj montoj, kie pinaj arbaroj staras super ŝton-deklivoj kaj larĝaj riveroj…

Frumatene la 5-an de aŭgusto ni eltrajniĝis en Tjumenj, kaj tuj eksciis pri manko de biletoj al proksima tempo por la bravaj gestudentoj. Estis ebleco plu veturi nur post du tagoj. Pripensinte, Marko kaj Moica akceptis mian inviton por pasigi tiujn tagojn en OrSEJT. Tio iom rompis lingvan disciplinon, ja la gastoj havis nenian imagon pri Eo. Sed, espereble, komunikado kun ili (angle kaj germane) estis interesa por la tendaranoj. Kaj inverse.

La tendaro estis bonega. Partoprenis nur ĉ. 20 homoj, tio donis specife proksimecan etoson. La organiza teamo sukcesis trafe kunigi programerojn seriozajn kaj distrajn. Veteranoj de Tjumena E-klubo rakontis pri glora pasinteco (kiam al la tendaro venis 250 partoprenantoj…), estis Gaja Olimpiko (ŝajne nepra parto de ĉiuj someraj aranĝoj), diversaj prelegoj kaj ludoj (menciindas kaj bon-okaze ripetindas la “kosmo-flugo”)… Mansur Mamkin instruis ĉinan gimnastikon taj-czi (fakte – donis koncepton, ĉar instrui tion dum semajno apenaŭ eblas), Lena Katajeva aranĝis vesperan te-ceremonion ĉe granda kandelo, arte farita de Geĉjo Basov...

Paroliga kurso de Aleksandr Kalaŝnikov kaj Vladimir Opletajev povas esti nomita la plej brila parto de la programo. Ambaŭ ili estas profesiaj lingvo-instruistoj (pri la germana) kaj tre interesaj homoj. A.Kalaŝnikov rakontis pri sia du-jara vivo en Germanio, kie li studis valdorfan pedagogion kaj instruis en valdorfa lernejo la rusan lingvon, pri E-aranĝoj en Eŭropo (“se vi ne anoncis vian partoprenon anticipe – vi ne povas tien veni, ja ne estas loko por vi”)…

Temo de la tendaro estis “Dialogo de civilizoj”.  Enkadre okazis prelegoj pri diversaj religioj kaj mond-konceptoj: Hinduismo, Kristanismo, Islamo, Bahai-kredo. Kompreneble, la prelegoj estis ne predikaj sed informaj. Lena Katajeva prezentis vedan (hindan) kuir-arton kaj butikon kun spicaĵoj, dolĉaĵoj, aromaj brulbastonetoj kaj oleoj…

Bona, utila, interesa, kuniga estis team-laboro. Du teamoj prezentis jen fabelojn, jen kantojn, mur-gazetojn, legendojn pri apero de Eo… Kaj post team-prezentoj ĉiuvespere io okazis en la bufedejo (loko de socia vivo de la tendaro) – koncerto, kvizo “Kiu volas fariĝi cent-rubl-ulo“ (laŭ modelo de fama televida “Milionulo”), aŭkcio de libroj kaj E-aĵoj, “bluf-klubo” (ankaŭ sekvante TV-on)…

Steloj de la tendaro estis Aljona Temerova kaj kvar ŝiaj knabinoj – filinoj kaj nevinoj. Eĉ la plej juna Agaŝa (oficiale – Agafja) volonte partoprenis team-prezentojn.

Pitoreska rivero Piŝma, kie ni povis bone naĝi… Ekskurso al belega Tjumenj, sunsubiro observata de sur pendanta ponto super krutborda rivero Tura, bano en fama tjumena varma kurac-fonto… Falĉado de alta herbaro en la bazejo (unu el kondiĉoj de nia restado, sed ankaŭ pleruzo)…

Dum la lasta nokto ni denove kunvenis en la bufedejo, trinkis teon, ludis lingvajn kaj logikajn ludojn… Kaj sonis kanto de Lena:

 

Venis en sonofal'
En la arom' santala
Tiom sentimentala
La adiaŭa bal'.

En la homplena hal',
Sole por geamantoj,
Sonas teneraj kantoj
Dum l' adiaŭa bal'.

Steloj rigardas al
Niaj dancantaj paroj,
Plaŭdas la sentaj maroj'
En l'adiaŭa bal'.

 

Sorĉas la nokt' en val',
Plonĝu ni, mia kara,
Al la ĉiel' stelara
De l' adiaŭa bal'.

 
En diafana ŝal'
Baldaŭ maten' aŭroros,
Rose herbaro ploros
Pri l'adiaŭa bal'.

Post l' adiaŭa bal'…

 
Fajreroj de lignofajro flugis supren al la ĉielo, kiu vere estis tiunokte stelplena. La Universo mistere turniĝis super altaj pinoj de la tendaro. Matene de sur la rivero leviĝis nebulo…

Post ok-kilometra marŝo al la ŝoseo (“Drinku ni po glaso kiam junas ni!..” – bona marŝa kanto), pet-veture ni atingis la urbon kaj iom ripozis en la domo de gastama Mansur. Li nun rekonstruas sian domon, kelk homoj restis por helpi unu-tage, sed mi devis forveturi tuj… Do adiaŭis vespere en la fervojstacio, akompanate de la tuta organiza komitato. Jen estas bona momento por diri grandegan dankon al ili: Grigorij Arosev kaj Lena Katajeva, Gennadij Basov kaj Mansur Mamkin. Tiu bonega tendaro realiĝis nur dank' al ilia penado kaj streĉa laboro.

Pasis jam la dua OrSEJT post kvin-jara “perestrojka” paŭzo.

Esperu ni, ke la tradicio de OrSEJToj estos daŭrigata.

V.

 
 
SAMOVARO