N 05   18 jun. 1993
ESPER16 > SAMOVARO
 
  
 > 

Informo de Konstantin Demjanenko  (u.Berdjansk, Ukrainio):

KAJERO estas Kaliningrada Arbara Esperanta Junulara Renkontiĝo, okazanta ĉiujare kaj dediĉita al naskiĝtago de Kaliningarada E-klubo "Sukceno". Lastfoje (komence de majo 1993) la renkontiĝo pasis en arbaro proksime de Balta maro. Partoprenis 16 homoj: 10 el Kaliningrad, 2 el Ivanovo, 2 el Volgograd kaj 2 el Ukrainio... Bedaŭrinde ne povis veni aliaj promesintoj: el Smolensk, Gomel... La mastroj preparis multajn interesaĵojn, do la renkontiĝo ne estis "sovaĝa". Inter ni estis du bonaj gekantistoj: Maksim Kejda kaj Maŝa Koĉetkova...

 
 
SAMOVARO