N 06   20 sep. 1993
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

OkSEJT-34 estis en bona kaj bela loko apud Smolensk, en infana tendarejo; dankon al la organizintoj SEJM kaj klubo "Harmonio". Venis pli ol 160 homoj, inter kiuj du "veraj" eksterlandanoj: el Pollando kaj Belgio. Komfortemuloj loĝis en dometoj, ŝatantoj de interesa vivo sovaĝumis en tendoj propraj aŭ amikaj. Nia Arĥangelska "teamo" venis sesope: du inoj kaj kvar ceteraj. La inoj elektis dignan doman ekzistadon; la ceteruloj dividiĝis je du tendoj: La 1a kun lipharoj, sen okulvitroj; la 2a inverse. Entute dekkvar tendoj staris, pli multaj ol en la 33a Tendaro.

Ĉefa temo estis la ludoj. Certe E-ludoj, tamen ne nur pure lingvaj. Dezirantoj havis bonajn okazojn kuradi, serĉadi, interkisiĝi eĉ (nu, junuloj...). Pri Gaja Olimpiko apenaŭ eblas rakonti, ĝin necesis partopreni. Konkurso de Gajaj kaj Spritaj (KGS) ĉi-jare estis por komencantoj. La teamoj havis nur po unu helpiston por klarigo de neklaraĵoj. Ambaŭ teamoj igis la publikon ridi kaj aplaŭdi. Ŝajne "Verdaj Behemotoj" (t.e."hipopotamoj") montris plian lingvo-nivelon, "Kiseto" pli da arta talento. Tradukista konkurso vekis impeton al plua lernado, ja evidentiĝis ekzisto de ege nombraj nekonataj vortoj. La unuan fojon okazis konkurso de eruditoj (laŭ modelo de vaste konata "Brain-Ring" aŭ "Kio? Kie? Kiam?"), kies "motoro" estis ĉarma Tanjo el ĉarma Odessa.

En SEJM-konferenco oni pridiskutis aranĝon de internacia junulara renkontiĝo en Peterburg en la 1995a jaro. Por detala informo kontaktu SEJM-on aŭ TEJO-n. Butiko ofertis librojn, gazetojn, insignojn. Funkciis tri-gradaj lingvaj kursoj, kies talentaj instruistoj bone kaptis atenton. En la Somera Universitato oni prezentis diversajn temojn: de historio de la "malnova" SEJM (jaroj 67-79, rakontis s-ro Samodaj) ĝis... pafado per pafarko kaj sagoj (Ivan Popov). Tre interesis ekskurso tra Smolensk, kies vidindaĵoj vere vidindas.

Venis al la tendaro ankaŭ "Feliĉuloj", kiel oni amike nomas "Frataron de Kandidatoj esti Veraj Homoj". Opinioj pri ties ideologio estas kontraŭdiraj, tamen ĉiam bonas havi tiajn najbarojn.

La tendaro estis festo de arto. Homoj el Minsk prezentis teatraĵon. Por ni kantis Miĥail Povorin, Nina Djomuŝkina, Barabaŝka, Maŝa Koĉetkova, Aleksandr Ĥrustaljov, Aleksandr Koval; ravis per siaj talentoj fama Oĉjo. Ankaŭ nokte okazis ludoj, kuna kantado. La "nokta vivo" daŭris ĝis la 3a, foje eĉ ĝis la 5a horo, kiam la plej ardaj arduloj disrampis al siaj tendoj. Tamen la Matena Kunveno (la plej sankta parto de la tagordo, kie la Verda Policisto nomas la plej aĉan krokodilon de hieraŭ-tago, por ke ĉiuj prifajfu tiun fi-ulon) je la 9a komenciĝis ja...

Okazis gajaj momentoj. Dum nostalgia vespero (nokto) dediĉita al kantoj de Ĵomart kaj Soroka ĉiuj jam dormemaj estis, tamen ne volis forlasi ĉi-inspiran komunan rondon. Jen iu homo ne plu havis forton kaj ekdormis. Tuj oni ekkantis "Mia kara amik'", kie bone-konvena linio estas: "..Ho, mia voĉ', estu ĝi... TONDRO!" Nenia efiko. Sed mallaŭta "Lulkanto" tuj helpis veki la homon, por ĉies ĝojo.

Okazis ankaŭ malgajaj momentoj, precipe pro bedaŭrinda krokodiliĝo de la tendaro.

Nepre indas mencii homojn kies peno kaj laboro ebligis ĉion: Georgij Kokolija, Aleksandr Blinov, Olga Dudaŝova, Valentin Melnikov, Gennadij Basov, Svetlana Ejst, Jelena Lebedeva, Andrej Ananjin, P.Fiŝo. Dankon!

Kiu ne estis en OkSEJT enviu.

 
 
SAMOVARO