N 12   27 sep. 1994
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

La 18-an de junio kelkaj samideanoj vizitis kunvenon en Bahai-centro de Arĥangelsk. En tiu religio ekzistas moro de "pionireco". Pioniroj estas homoj venantaj en alian urbon, aŭ eĉ alian landon, precipe al nov-kreita komunumo de kredantoj, por redoni sperton. Ili vojaĝas proprakoste dum sia liber-tempo. La ĉefa celo estas, verŝajne, krei unuecon kaj komunecon ne abstraktan sed realan, konvinkiĝi ke "ni ĉiuj estas fruktoj de unu arbo". En la centro (du ĉambroj, modesta loĝejo) tiam loĝis pioniroj el Usono. Ne ĉiuj komprenas la anglan, dum tiaj renkontoj laboras tradukistoj (plejparte volontuloj, senpage). Informo fluas, sed nuancoj malaperas; kaj dum neoficiala komunikado ne ĉiam eblas peti helpon de tradukisto. Perspektivoj por nia lingvo estas, verŝajne, ĝuste en samtipaj komunumoj, kie oni bezonas komunikadon plenkvalitan. Ja por komercaj ks rilatoj sufiĉas simpligitaj naciaj lingvoj; plejparte la angla, en certaj regionoj iu alia.

 
 
SAMOVARO