N 12   27 sep. 1994
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Informas V.Romanov:

En Petrozavodsk “Molodjoĵnaja Gazeta” (“Junulara Gazeto”), kvanto 25200, en junio aperigis intervjuon de tiu-loka esperantisto Aleksandr Dementjev.  Jen kurte partoj de la intervjuo:

– Esperanto estis inventita kiel unuiga internacia lingvo. Sed malmulte da homoj scias ĝin. Oni preferas la anglan.

– Mi lernis la anglan, germanan, finnan, tamen perfekte komuniki mi povas nur en Esperanto. Certe, krom la rusa.

– Ĉu vere esperantistoj opinias sin civitanoj de la mondo?

– Eble, estas kosmopolitoj. Sed ĉiuj miaj konatuloj propagandas la kulturon kaj tradiciojn de siaj landoj.

– Ĉu esperantistoj estas ekster politiko?

– Unuiĝoj kaj kluboj neŭtralas, sed por neniu estas malpermesita politikumi. Mi ne havas ofendon kontraŭ la socialismo. Tiu tempo estis, verŝajne, pli bonkoreca. Ni povis veturadi, komunikiĝi, organizi E-aranĝojn. Kaj kiel nun? Oni detruis la landon, elpensis iujn vizojn, bilet-prezoj iĝis altegaj. Sed ni esperantistoj ne estas riĉuloj.

– Kiel statas la afero en Petrozavodsk?

– Organizita grupo ne ekzistas. Mi konas kelkdek esperantistojn.

– Kion vi opinias pri perspektivoj por Esperanto en la mondo kaj en Ruslando?

– Espero estas. Kvankam en Rusio, certe, estas malfacile. La nunaj potenculoj faras ĉion por disigi la homojn, sed Esperanto estas lingvo de unueco. Mi kredas ke, pli aŭ malpli frue, la homoj komprenos ke la ĉefa bono de la vivo estas ne mono sed ĝojo de komunikado.

 
 
SAMOVARO