N 13   04 feb. 1995
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Bruno HENRY, Thionville (Francio):

Mi partoprenis en la 67-a kongreso de SAT (Stražnice, Ĉeĥio) okazinta de la 16-a ĝis la 23-a de julio 1994 kun partopreno de pli ol 300 personoj el pluraj kontinentoj. En tiu kongreso la etoso estis bona. Ni estis unu granda familio de Esperantistoj. Mi travivis agrablan tempon kun pluraj geamikoj: 2 amikinoj de Thionville, geedzoj el suda Francio kaj ĉeĥa amikino kiujn mi renkontis en la lernejo de Poprad (Slovakio, 1992). Mi renkontis simpatiajn homojn kiel amiko el Moskvo kiu gastigis min en aŭgusto 1994. Mi loĝis kun li kaj aliaj Rusoj, Ĉeĥoj, Ukrainoj, Francoj kaj Bulgaroj en amasloĝejo. La amasloĝejo estis en gimnastejo. Ĉi tie ni estis neriĉuloj kaj malriĉuloj meze de simpatia kaj frateca etoso. En tiu loko ĉiutage vespere ni trinkis teon preparitan de Ruso kaj Ukraino kun kelkaj amasloĝejanoj. Ni babiladis kaj ridis multe. Tri ekskursoj per aŭtobuso estis organizitaj. Mi elektis ekskursojn al bela naturo. Ni piediris dum 4 horoj sur montetoj "Palava" kaj rokoj. Ĝenerale, la kongreso mem, por mi estis pozitiva sed pli turisma ol politika. Ĉiu matene dum 2 horoj ĉeestis la kongresanoj por diskuti kaj debati pri la movado, rezolucioj kaj diversaj aferoj. La membroj de SAT voĉdonas la rezoluciojn. Ekzemple oni diskutis por reaktualigi kaj reeldoni "Plena Ilustrita Vortaro"-n. Tiu asocio ŝajnas al mi tolerema pri opinioj kaj demokrata. Naturamikoj, Disdonaj Ekonomianoj, Anarkiistoj, Komunistoj, landaj SAT-perantoj, Junulfako, Amikeca Reto kiuj estas frakcioj de SAT ĉeestis posttagmeze kaj informis kongresanojn. Bedaŭrinde mankis interesaj prelegoj, kunvenoj de Ekologiistoj (verduloj), Naturistoj... Tamen mi aŭskultis interesan diskuton pri sindikatismo en Ĉeĥio. Vespere estis kultura kaj distra programo: popola muziko, kantisto, balo, pupteatro. Ĉefe mankis programo por la gejunuloj. Eĉ vespere tro da klasika aŭ folklora muziko. Fakte la gejunuloj ne estis nombraj sed agemaj. Mi ĝojis ĉar mi partoprenis en kunveno de SAT-junulfako kun ĉirkaŭ 20 gejunuloj. Ŝajnis al mi ke la gejunuloj aktivas por fari bonan kulturprogramon en la venonta kongreso. Stražnice estas agrabla urbeto. ŝajnis al mi ke mi vivis en alia epoko, multaj bicikloj, ne tro da aŭtomobiloj, herboj kaj floroj sur la trotuaroj, maljunaj virinoj vestitaj per la folklora kostumo. La venonta kongreso por la jaro 1995 (julio) okazos en Maribor (Slovenio) apud la bela montaro Alpoj, Aŭstrio, Hungario kaj Kroatio. Por la jaro 1996 la kongreso okazos en Sankt Peterburgo (Rusio). Mi esperas viziti tiujn SAT-kongresojn. En Peterburgo estas multaj kaj aktivaj esperantistoj, ĉirkaŭ 20 esperantistoj el tiu urbo partoprenis en Stražnice.


El "Kio estas SAT?" de Henri Masson:

La unua frazo (de SAT-statuto), laŭ kiu unu el la celoj de SAT konsistas "utiligi praktike la Internacian Lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda" estas eble erariga en la nuna tempo.

Laboristo estas homo kiu vivtenas sin per vendo de siaj fizikaj kaj intelektaj kapabloj... Estas memkompreneble ke la SAT-agado koncernas homojn kiuj ankoraŭ ne laboras... kaj kiuj ne plu laboras profesie...

Klasbatalo ne estas klopodo naski sentojn pri blinda malamo kontraŭ aliaj homoj, laŭ la trompa skemo "dekstrularo-maldekstrularo". Ĝi celas konsciigon de la laboristaro, ke malgranda minoritato senskrupule akaparas al si multe pli ol ĝi bezonas kaj meritas ricevi, dum homoj vivas en stato de nerva aŭ fizika laceco, de neceso, mizero kaj malsekureco.

Klasbatalo estas prava rezistado de ĉiu konscia civitano de la mondo, por ke ĉiu Terano havu la eblecon vivi dece kaj inde, la eblecon plene disvolviĝi mense kaj fizike. Ĝi estas necesa kontraŭstaro al la akaparemo de parazitoj, t.e. de profitavida minoritato, kies riĉegeco baziĝas aŭ sur sistema, grandskala kaj laŭleĝe permesata ŝtelado, aŭ sur laŭleĝe punenda sed neniam punata ŝtelado, aŭ sur rabado kaj koruptado... Klasbatalo estas des pli necesa, ke la akaparemuloj misuzas la akiritajn profitojn por luksa vivo, por koruptado kaj precipe por brutigo kaj stultigo de la amasoj.


El historio

 
Kuraĝe, kamaradoj,
al klasa finbatal'!
Ni rompu landokradojn
de ruza kapital'!
Kuraĝe marŝu ni kun ard'
kaj alte flirtu SAT-standard'!
Ni venu al estont-soci'
tra barojn de naci'!
En mondkonkuro forta
por ĉies naskoland'
preparas zorge morton
ekspluatista band'.
Sed gasoj, kugloj, dinamit'
ja taŭgas por civil-milit'!
Ni venu al estont-soci'
tra barojn de naci'!
Sennaciul-armeo
varbita en tutmond'
atingos burĝ-pereon
per unueca front'.
Jam akvo, tero kaj aer'
plenplenas je prolet-sufer'.
Ni venu al estont-soci'
tra barojn de naci'!

Vs. Ivanov

kreita verŝajne en la 1920aj jaroj,
retajpita el "SAMARANO"

 
 
SAMOVARO