N 14   printempo 1995
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Meze de aprilo en Arĥangelsk kaj Severodvinsk estis bona gasto: Bijan Ghaznavi [biĵan gaznavi], doktoro de psikologio el Svislando, el urbo Bienne (se nomi france) aŭ Biel (se germane). Li venis por prelegi en la loka universitato kaj disvastigi Baha-kredon. Oni invitis s-ron doktoron por neformala teumado en lingvo-lernejon "Beneficium" en Severodvinsk, kiu helpis organizi la viziton. Kunvenis instruistoj de lingvoj (de la angla plejparte), kelkaj baha-anoj loĝantaj en la urbo, kaj ankaŭ ni: Dmitrij Sekuŝin kaj Valerij Ĉerepanov.

S-ro doktoro parolas kelkajn lingvojn, sed nura pli-malpli komprenata de ĉiuj estis la angla. Ni spektis filmon pri la Kredo (anglalingvan), poste diskutis kaj demandis.

"La plej grava afero estas edukado, ĉar la infanoj heredos la mondon," – diris la gasto.

Jes, respondis oni, bone estus bone eduki la infano(j)n, sed ni devas antaŭ ĉio pensi pri mono por almenaŭ manĝon akiri.

"Sed mono ne estas la plej grava celo. Kiu revas pri multege da mono – tiu estas povra homo. Jen mi havas laboron ŝatatan, kaj ne bezonas plian riĉecon. Pli valoras mia tempo – se ĝi finiĝis, ĝi ne revenos por kiom ajn da mono. Pli valoras honesteco, ĉar se la konscienco malpuras, tia homo ne estos sukcesa kaj feliĉa. Kaj inverse, honesta homo ĉiam povas evolui kaj atingi siajn celojn, mi kredas".

Verŝajne eŭropano malfacile povas imagi, ke iu pene laboras kaj samtempe vivas en mizereco.

Mono ne estas feliĉo, asertis s-ro doktoro. Oni diras ke Svislando estas la plej riĉa lando en la tuta mondo. Sed svisoj estas malfeliĉaj. Kial? Junularo komunikemas, samkiel ĉie, sed poste homoj komencas diligente kaj multe labori, malaperas amikeco. Ĉar tempo ne restas, nek kutimo. Ofte mi vidas en Svislando: laŭ luksa verda aleo (nia lando estas belega) promenas homoj kun siaj hundoj. La homoj tute ne kontaktas unu la alian, ne estas tiu kutimo. Imagu: homo havas ĉion necesan: laboron, salajron, domon, aŭton, ajnan bezonatan aŭ bezonutan varon. Li ne plu povas revi pri io, li ne havas amikojn. Sola amiko estas la hundo. Kaj la homo iĝas mia paciento. Vi rusoj estas pli feliĉaj ol svisoj. En Svislando apenaŭ povus okazi tia bon-etosa neformala kunveno. Monon oni povas ja perlabori, sed ĉi-spirito ne aĉeteblas je mono. Foje mi estis en Nov-Jorko, urbo de libereco, tie eĉ la fama skulptaĵo "Liberty"  staras. Oni diris al mi: vespere ne lasu vian hotelon, neniokaze iru en la parkon (tie estas ege bela parko), ĉar vi povas esti rabita kaj eĉ murdita. Do en tiu "lando de libereco" mi vespere sidis en hotelo kiel en prizono, spektis televidilon kaj nenien povis iri. Vi rusoj estas pli liberaj ol novjorkanoj kiuj fieras pri sia libereco.

Estis demando: certe ni konsentas ke honesteco kaj alta spirito pli valoras ol riĉeco. Sed ni apenaŭ povas ŝanĝi ion en la mondo. Se vi venus al iu reala reganto, gravulo-potenculo, li dirus: "Kial mi aŭskultu vin? Mi jam bonstatas. Ĉi-tiu mondo plaĉas al mi, mi volas nenion ŝanĝi." Kaj sian filon tiu potenculo edukos tiel, kaj lia filo regos samtiel. Kaj ni same kunvenos por paroladi pri alta spirito, dum maljusto regos eterne.

Estis respondo: ni baha-anoj kredas ke Dio donas al ni sian forton. Konfuceo diris: "se vi volas ŝanĝi la mondon, komencu de via urbo, en la urbo komencu de via domo, en la domo – de vi mem". Foje iu homo venis en Nov-Jorkon, li veturis per taksio kaj li miris ke la kondukisto estas tre afabla al li. Ĉar kutime taksi-istoj tie estas krudaj. La pasaĝero eĉ demandis: kial? La ŝoforo respondis: "mi volas ŝanĝi la etoson de tiu-ĉi urbo, mi amike rilatas vin, eble ankaŭ vi same faros al alia homo, kaj ankaŭ li..." Vidu, Sankta Petro estis pli simpla homo ol vi, jes, ja li ne parolis Esperanton, nek la anglan lingvon. Sed Kristo donis al li Dian potencon, kaj Sankta Petro povis fari gravajn ŝanĝojn. Same ni kredas ke paŝon post paŝo ni faros la mondon pli bona, ĉar ni kredas ke Dio helpas nin. La Bahaa eklezio laboras por tiu celo. Ekz. antaŭnelonge sukcese finiĝis vasta eduka programo en Hindio.

Estis ankoraŭ demandoj kaj respondoj:

– Se iu ĉiam havas malbonhumoron, falas en depresion, nenion volas fari – kiel eblas ŝanĝi la situacion?

– Provu rememori ion bonan, en via vivo nepre estis io bona. Tiu rememoro estu fonto de inspiro. Apliku malvarman duŝon, jes, tio vere stabiligas la nervosistemon. Kaj necesas regule preĝi, ĉiutage. Dio donos al vi forton kaj volon. Estas bone, se vi preĝas al Kristo.

– Ĉu povas muziko helpi por kuraci psiko-problemojn?

– Certe jes. Muziko povas efiki bone kaj malbone. Tio dependas de ĝia tipo, de la homo. Miaj kolegoj uzas muziko-terapion, sed mi preferas instigi la pacientojn desegni.

– Kiu lingvo pli plaĉas al vi: la franca, angla aŭ germana?

– Ahem... Mi neniam pensis, kiu pli plaĉas. Ĉiuj lingvoj estas interesaj. La franca estas tre strikta lingvo, tre preciza. Sed la angla kaj la germana estas lingvoj pli "filozofiaj", enhavas pli multe da eblecoj por vort-kombinoj, por "ludi" kun vortoj. Certe, ankaŭ pri Esperanto eblas la samon diri.

– Kiu lando plej plaĉas al vi?

– Se diri pri lando, do certe mia Svislando. Ĝiaj pejzaĝoj, ĝia naturo estas ege belaj. Ankaŭ Vjetnamio estas pitoreska. Se diri pri popolo, Vjetnamio plej plaĉas al mi, ili estas tre afablaj. Certe, ankaŭ Ruslando estas bona lando.

– Kial vi lernis Esperanton? Vi ja scias ĉefajn mondolingvojn, do povas interparoli preskaŭ ĉie sen uzi E-on, ĉu?

– En 1988 mi intencis veturi en Ĉinion (kaj poste veturis). En tiu lando estas pli da E-parolantoj ol angla-lingvanoj. Almenaŭ tiel estis. Ankaŭ en Kubo E-o ĝuas ŝtatan subtenon, mi havis tie bonegajn impresojn en Kongreso. Ĝenerale E-komunumo estas tre loga. Oni lernas la anglan kaj aliajn lingvojn por iu celo profita. Sed E-istoj estas iom idealismaj homoj, mi ŝatas ilin.
 

Rakontas Irina Donja:

La 15an de aprilo d-ro Bijan Ghaznavi vizitis nian Bahaan Centron (en Arĥangelsk). S-ro doktoro montriĝis tre afabla, simpla en maniero kaj humurplena homo, do etoso de la renkontiĝo iĝis bonhumora kaj libera. Ĉefe oni parolis angle kun traduko por nesciantoj tiun lingvon, sed de la unua paŝo en la antaŭĉambro li eksklamaciis: "Saluton!" al ni, ĉar li jam sciis ke inter ni estas ankaŭ esperantistoj. Mi kaj Larisa plezure babilis kun li en E-o kaj iomete en la franca lingvo ankaŭ.

La doktoro prelegis al ni pri materiaj kaj animaj rimedoj por kuraci la malsanojn. Lia lekcio estis ege interesa, precipe por niaj gastoj, ĉar ni bahaanoj jam estas iniciitaj al tiaj problemoj. La doktoro rakontis ke estas kvar metodoj de kuraco sen helpo de farmaciaĵoj: du materiaj kaj du animaj. Ĉi-tie ne eblas detale eksponi la temon, mi diros nur ke la lasta metodo de kuraco (anima) funkcias per la forto de la Sankta Spirito. Oni demandis tuj: "Ĉu eblas resaniĝi nur per la forto de la Sankta Spirito?" Nia saĝa gasto respondis ke principe tio povas okazi, sed oni devas havi tre fortan kredon. Ĝenerale, tamen, oni ne devas neglekti la medicinon: finfine, pere de la kuracistoj estas Dio kiu helpas al homo.

Dum ni teumis en la kuirejo, Bijan prirakontis siajn vizitojn al la Sankta Tero, al Hajfa, la sanktaj lokoj por ĉiuj bahaanoj, kaj li diris ke post vizito tien la homo-kredanto ne restas la sama, lia tuta vivo ŝanĝiĝas. Ni jam pensas pri pilgrimado...

 
 
SAMOVARO