N 14   printempo 1995
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Jorg De Mulder (Kalmthout, Belgio) pri la 7-a EoLA:

Ĉ. 80 partoprenantoj, plej grandaj grupoj el Kazanj, Moskvo, Ĉeboksary. 3 eksterlandanoj: krom mi du amikoj kiujn mi invitis: Lode, el Kalmthout kiel mi, kaj Matti el Finnlando. Li jam antaŭan fojon volis partopreni post kiam mi en IS entuziasme rakontis, sed preteratentis la monaton kaj maltrafis. Ĉi-foje do li sukcesis.

Ĉeestis Vladimir Soroka! Estis agrable konatiĝi kun li, li estas gajulo, havas ĉarman rideton. Bedaŭrinde li jam de pluraj monatoj suferas raŭkan apenaŭ aŭdeblan voĉon, do ne povis kanti. Mi esperas ke li saniĝos ĝis IJK. Li venos!

Kaj ne nur li. Dum EoLA Garik rakontis ke post Nataŝa, ankaŭ Ĵomart sukcesos veni!

Estos brila stelularo tie apud Sankt Peterburgo!

Plendoj ĝeneralaj pri ĉi 7-a EoLA: abundega krokodilado (sed mi ne tre rimarkis verdire, mem praktikis verŝajne la rusan...) kaj krome degenero de la nivelo de konkursaĵoj. Oni pripensas reformi la regularon. I.a. la fakto ke gajnintoj ne rajtas plu partopreni forprenas alstrebendan/eblan indikon de kvalito.

La loĝkondiĉoj estis bonegaj, kaj por mi certe estis bonega festivalo.

 
 
SAMOVARO