N 15   Aŭtuno 1996
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

En “Konkordo” (rus-lingva gazeto de sam-noma societo, pri kaj por Esperanto) aperis novaj rubrikoj: “El historio de nia Esperanto-movado”  kaj “Famaj homoj pri Esperanto”.

Jen pri sia (kun samurbano Jurij Anuĥin) vizito al vere fama arda komunistino rakontas Vlado Romanov  (Petrozavodsk):

Nina Andrejeva restas en mia memoro kiel vivoĝoja, agema, gastama virino. Ŝiaj okuloj brilis je bonkoreco kaj intereso. Kiam ni ekparolis pri Esperanto, ŝi diris: “Mi opinias ke lingvo estas nur komunuka rimedo, nenio alia. Verŝajne, devas esti ellaborita komuna internacia lingvo. Mi ricevas multege da gazetoj en diversaj lingvoj – la turka, la japana... Tiu-ĉi multlingveco estas tre maloportuna”. Tiam Jurij prezentis sian gazeton “Stalina Vero”. Nina Andrejeva eklegis kaj eksklamaciis: “Ho, mi preskaŭ ĉion ja komprenas!” (ŝi studis latinon antaŭe)... Kiam ni adiaŭis, Nina Aleksandrovna “komisiis” al Jurij: “Estus bone, se vi tradukus en Esperanton materialojn de VKPB [ruslingva kurta nomo de la plej ortodoksa el tri nunaj kom.partioj en Ruslando] kaj disvastigus inter esperantistoj!” Nina Andrejeva estis simila al komunistoj de la 20-aj – komenco de la 30-aj jaroj, kiuj simpatiis Esperanton.

 
Indas rimarki ke “Konkordo” ne estas komunista periodaĵo, sed tie povas aperi ĉiaj opinioj.


En “samovara” arkiveto estas nur la 1a (pasintjara) numero de la menciita “Stalina Vero”. Interesega gazeto, plene en Esperanto. Jen artikolo de Toivo Hyrinen  (pseŭdonomo) “Kamarado Stalin – la plej bona amiko de esperantistoj”:

... Esperantistoj estis tiaj famaj komunistoj kiel Krasin, Lunaĉarskij, Gorjkij, Anri' Barbjus', Mao Ze-dong, Kadar, Ĵivkov, Iosip Broz Tito, verkisto-komunisto Aleksandr Beljajev, la dua kosmonaŭto de USSR komunisto German Titov. Estis esperantisto ankaŭ ĉies amato Iosif Vissarionoviĉ Stalin. Fidel' Kastro eĉ proklamis sin soldato de Esperanto. Klinton sin soldato de Esperanto tute ne proklamis... Nenie kaj neniam en la mondo larĝeco de la Esperanto-movado estis tiel majesta, kiel en Sovetunio dum regado de Iosif Vissarionoviĉ Stalin. Stalin ne kulpas, ke Sovetrespublikara Esperantista Unuiĝo dislasiĝis [en 1938] pro timo. Lernado de Esperanto ne estis malpermesita...

 
Enestas ankaŭ verso de fama poetino
Ljudmila Jevsejeva:

Lia nomo – Lenin

Por ni lia nomo – lumporta radio,
balzamo por vundoj en arda batal'.
Trinkante el fonto de lia genio,
ni fortas, hardiĝas simile al ŝtal'.

Por ni lia nomo – impuls' dinamika,
junaĝo de l'Tero, signal' de l'Aŭror',
printempa aromo, saluto amika,
el ĉiuj juveloj plej kara trezor'.

 
 
SAMOVARO