N 15   Aŭtuno 1996
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Pri ĉi-jara OkSEJT rakontas Regina Ĥmeljar  (Peterburgo):

Tradicia OkSEJT okazis en turista bazejo apud Taganrog. Se vi ne estis tie – malfacilas imagi, kiel tio okazis. Ĉar kiam kunvenas interesaj homoj (esperantisto kaj interesa homo estas ja la samo) – neniu scias kio rezultiĝos, kiom ajn da programoj estu anticipe faritaj. Klaras nur, ke estos gaje kaj mirinde.

Kun tiuj pensoj mi sole veturis el Peterburgo al la tendaro, eĉ ne havante tendon. Sed tiu-ĉi problemo rapide malaperis: oni proponis al mi elekton eĉ el tri tendoj. Kaj mi ekloĝis kun du moskvaninoj. Krom tio, oni povis loĝi en dometoj.

La tendanoj preparis manĝon ĉe lignofajro, la aliajn priservis manĝejo. Ĝenerale ne estis nutro-problemoj, ĉar ĉirkaŭe troviĝis ĝardenoj kun malmultekostaj fruktoj kaj legomoj.

La ĉefa temo de OkSEJT-36 estis diversaj movadoj: politikaj, ekologiaj, por paco, k.s. Venis preskaŭ cent homoj el Ruslando, Ukrainio, Belarusio, Belgio.

Dum registrado ĉiuj lote ricevis kromnomon, kies unua litero signifis grupon, en kiu la homo laboru. Ekzemple, mi eltiris karteton kun la vorto "Mustardo" ; nia "M"-grupo preparis tagon, dediĉitan al movado por paco.

En la tendaro estis organizitaj tradiciaj okupoj en Somera Universitato: kurso por turustoj, kurso pri masaĝo, paroliga kurso por komencantoj; kaj aliaj, ĉiuj – en Esperanto.

Grupo, gvidata de Kostja Demjanenko, preparis Gajan Olimpikon. Vlad Ŝĉebenjkov montis filmojn, kiujn li faris en "Fratoj-Slavoj" kaj en Germanio.

Ĉiutage estis koncertoj kun partopreno de G.Arosjev, M.Povorin, P.Korotenko, M.Koĉetkova kaj aliaj.

En la Tago de Naskiĝintoj ni donacis unu al la alia malgrandajn donacojn kaj memorajojn. Funkciis libra butiko kun libroj pri kaj en Esperanto, vortaroj, kasedoj, insignoj...

Dum la Tago de Amo estis malvarma pluva vetero, kaj la planitaj aranĝoj ne okazis. En tiu tago la deĵorantoj ĉe la lignofajro ne estis feliĉaj.

Foje ni preterdormis la maten-kunvenon kaj oni portis min el la tendo en mia dormosako. Miaj najbarinoj tuj vekiĝis mem.

Ĉiu tago komenciĝis per matena gimnastiko kaj finiĝis ĉe lignofajro – ni sidis sub mirakla suda stelplena ĉielo en kanta rondo... En OkSEJT estas regulo malpermesanta paroli la patrolingvojn antaŭ la unua horo de nokto. Tiam eksterlandanoj foriris dormi, kaj ni kunvenis en granda koncerta halo por ludi "Mafion", "Krokodilon" k.t.p.

Homoj, jam estintaj en OkSEJT-oj, diris , ke antaŭe ĉio estis pli bona kaj pli interesa. Sed tio-ĉi estis mia unua tendaro, kaj al mi preskaŭ ĉio plaĉis.

Mi tre esperas, ke ni ĉiuj renkontiĝos en la sekva jaro. Venu ankaŭ vi!

 
 
SAMOVARO