N 16   Vintro 1997
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 
IOM PRI LA KONGRESO

En Moskvo okazis REU-Kongreso. Kunvenis ne tro multe da homoj, sed kiuj venis – estis vidindaj. S-roj Aroloviĉ, Cibulevskij, Kuznecov, Gudskov, Samodaj, Bronŝtejn... Kaj tiel plu. La prezidanto de REU nun iĝis Abduraĥman Junusov el Maĥaĉkala. Estis prezento de ruslandaj eldonejoj "Impeto" kaj "Sezonoj", la prezoj ne tro moderis, sed oni aĉetis multe da libroj. Venis kelkaj intervjuistoj, i.a. el "Uĉitelskaja Gazeta" ("La Instruista Gazeto"), legata tra la tuta Ruslando (la ĵurnalisto estis belega knabino, kies atenton Oĉjo tuj kaptis kaj ne ellasis, tiel ke nur vespere ŝi povis finfine foriri).

Estis brilaj koncertoj (la plej brila ŝajne de Mikaelo Bronŝtejn).

La lastan tagon, kiam restis ne pli ol dudek homoj, okazis disputo, kun la temo "E-komunumo kaj ĝia vortaro".

S-ro Kuznecov raportis pri projekto de granda nova E-R-vortaro kaj metis demandon: ĉu la komunumo vere bezonas ĝin? Opinioj estis diversaj.

Nikolao Gudskov asertis ke "la meza longeco de E-aktivado post fino de kurso estas sep jaroj (iuj faris statistikan esploron), tial por plejmulto tute ne necesas granda vortaro, ĉar por la homoj fakte sufiĉas "tendara" komunikado – kun malvasta temaro".

Valentin Melnikov draste oponis: "Meza longeco de E-vivo estas kiel meza korpa temperaturo en malsanulejo – tiu cifero nenion signifas. Grandan vortaron bezonas multege da homoj!"

Anatolo Gonĉarov kritikis faktajn erarojn en la libro de Dmitrij Cibulevskij pri la historio de SEJM. La aŭtoro apudsidanta dankis.

Estis sufiĉe akra disputo pri evoluo de la junulara movado. La ĉefa problemo: kiel eviti foriron de la lingvo el junularaj aranĝoj – kie samnacianoj renkontiĝas kaj krokodilas pri diversaj interesaj aferoj, tute forgesante pri E-o. La MASI-gvidoro Irina Gonĉarova opiniis: "Nenion jam eblas fari kun la malnova SEJMa generacio-koterio. Ĝuste tial mi strebas apartigi niajn homojn de SEJM-aranĝoj, aŭ almenaŭ veni tien kune, organizite kiel teamo". Fakte, la moskva klubo MASI plej sukcese adaptiĝas al la novaj kondiĉoj kaj rapide fariĝis la plej forta junulara organizo en la lando. Antaŭnelonge ekfunkciis eĉ eldonejo.

 
 
SAMOVARO