|   * * *   Piedo ŝia pezas sur la brusto,la gorĝon glava pinto krude premas
 Ahem, ŝi tiel min konvinki emas
 ke mi ne pravas. Do, triumfu justo.
 
 Belega klingo, sen spuret' de rusto,
 kaj ŝajne akra – ne, mi ne provemas.
 Jen tiel ni rikoltas kion semas,
 ne ĉiam rezultiĝas dolĉa gusto.
 
 Ĉi admirinda amazono, gekoj,
 merite punas min por miaj pekoj:
 stulteco, neglektemo kaj pigrad'.
 Ke vi ne kuŝu jene sur la tero,
 atentu, estas elprovita vero:
 okupu vin pri sporto, kamarad'.
 
 
 
 La gekoj  estu klarigitaj por eviti miskomprenon.Temas ne pri speco de lacertoj, tio estas sovetia
 junulara (verŝajne jam arkaika)  ĵargonaĵo por
 [ge]kamaradoj.
 |