traduko el la angla
 

    

Bonan fraŭlinon se vi aspiras,
vanas komplez' kaj timida rigard'.
Tute ne helpos tristaj suspiroj,
nur la kuraĝ' estas voj' al beat'.

Kaptu, brakumu, eskapi ne lasu,
eĉ kiam ŝi krias ke vi iru for.
Revon knabinan vi ne frakasu,
ĉar sen vi ŝi mortos pro kora dolor'.

Lirlu sango, batu la koro
pro la amikino kaj la plena glas'.
Sed ne tro fervoru kaj nepre memoru
ke estas ŝi delikata estaĵ'.

   

 


 
Britia kanto fama ekde la 17-a jc. La unua varianto estis politika kontraŭ-katolika pamfleto en la periodo de t.n. Glora Revolucio. Poste aperis ankaŭ aliaj tekstoj por ĉi-melodio. Jen estas tradukita unu el tiuj, ŝajne la plej universala, vidu la anglan tekston:

 

Lillibullero angle

youtu.be/ARXJXj-ShwY — la melodio

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Lillibullero