Nefacila tasko stari sur posten'
dum la tuta nokto ĝis venos la maten'.
Eĉ se preteriras mirakla junulin',
indas sin deteni kaj ne tro gapi ŝin.

Se en ŝiaj haroj dancas ruza vent'
kun brilantaj steloj por deloga sent',
se venas rememoroj doloraj pri pasint' –
starante ĉe la gardo ne cedu al instinkt'.

Ŝajnas ke mil jarojn daŭras la deĵor'.
Post la noktomezo kioma estas hor'?
Laŭ la pavimo klakas hufoj en tenebro.
Ĉu magia unikorno por ke ŝi ne ploru,
ĉu poneo rozkolora aŭ kamuflita zebro?
Observu, kaj la servon strikte nur memoru.

 

 


Inspirita de kanto en lingvo Ido pri nokta
danco de rozkolora poneo (aŭ iu simila).

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Soneto gardista