traduko el la rusa
 

    

Foriras mi – rememoru min.
Ne tristu, ne ploru, memoru min.
Ĉe susura pluvo memoru min,
ĉe abela zumo memoru min.
En varma tago memoru min.
En friska nokto memoru min.
Kiam kuŝos lum' de vespera sun'
kiel tuko skarlata sur la tero amata,
kiam flugos vent' en la kampo ora
kun bonaj novaĵoj por firma kuraĝo,
aŭskultu ilin – velkos angoro.
Revenos mi al la hejma lando,
brakumos vin en la ora kampo.

 

 
Kompilita el du kantoj de fikcia popolo el rus-lingva romano “Trans la aŭroro”
(«По ту сторону рассвета») de Olga Ĉigirinskaja (Dnepr, Ukrainio). Se vi ne estas ŝatanto de Tolkien, tiu informo sufiĉas.

Aŭ sciu ke en rus-lingva kulturo ekzistas interesa fenomeno: filozofia disputo inter Tolkien-fanatuloj en formo de beletraj libroj. “Trans la aŭroro” estas unu el tiuj – legendo pri Beren kaj Lúthien (ne-anglofonoj povas legi Lutien aŭ Lusien) disvolvita en romanon.

“Rememoru min” kaj “En kampo ora” estas du baladoj de montarana popolo de Beren, nur parte cititaj en la libro. Kaj la tradukinto iom aldonis, kun espero ke la senco kaj stilo restas samaj kiel la aŭtoraj.

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Memoru min