Printempo

Finiĝas tede longaj frid-semajnoj,
ekbrilas lirle sonoranta roj',
aspiras spacon la koloraj trajnoj,
tentante per dubindaj foraj gajnoj
en bela malproksim', trans longa voj'.

En ĉiuj lokoj, kaj en granda urbo
post frosta dormo revigliĝas ter'.
En la naturon venas do perturbo,
en ĉies menson – nekonvena kurbo
kaj strebo al sincer' plus nov-esper'.

Feliĉon elradias pilko bunta,
de saltoj ripozanta en kviet'.
Plezure verdas herbo ne abunda,
plenigas mondon suna lum' inunda,
scivole glitas viva leporet'.*

Humida kato iras el fabelo,
sekiĝi volas sub karesa sun'.
Subite, kvazaŭ de sur la ĉielo,
el ruza subtegmenta kaŝa ĉelo
kobold' ekkantas, bonhumora nun.

En homo pli rapidas fluo sanga,
de vitaminoj kreskas nun bezon'.
Aperas krome sento tute stranga –
sopiro pri floreto ruĝe-vanga,
ĉar flora estas tiu-ĉi sezon'.

Korritmo akceliĝas pro alarmo,
svaganta nebuleske en aer'...
Venkito de galanta juna ĉarmo
ne trovas kaŭzon por donaca varmo –
nekomprenebla estas primaver'.

“suna leporeto”

 – 

lum-makulo, sunlumo reflektata de flako, spegulo, ktp.

 

Somero

Post varmo de ridanta sun' alkuras freŝa pluvo,
trapasas horo, kaj denove ardas ĝoj-radi',
forvaporiĝas flakoj kaj tristeco kun enuo,
en la anim' sonoras vigla juna melodi'.
Vekiĝas emo lasi sur la tero novan spuron,
ekkirli akvon helpe de remilo kaj de vel',
ekkuri kaj ekflugi, mane tuŝi la naturon,
saluti palpebrumon de konata blua stel',
saniĝi kaj bruniĝi kaj ne pensi pri reveno,
forgesi urban polvon, fremdan zumon de reklam',
enspiri pulmoplene, zorgi nure pri kompreno
de ĝojo, de la vivo, amikec', kaj bel', kaj am'.

 

Aŭtuno

Venis jam aŭtuno, velkas jam brasikoj,
ne varmigas suno, grincas la artikoj.
Jam ne dolĉas vivo, ĉar suker' finiĝas,
trista perspektivo en estont' montriĝas.
Kaj ne plu funkcias televida kesto,
ĝojon mi ne scias, mankas ĝi sen resto.
Mi al vojo lamu, serĉu bonan ŝanĝon,
mi bezonas amon, kaj treege – manĝon.

 

Vintro

Kuranta kun lupoj en lumo de luno,
avida je sango, je varma viando,
je karno tremanta kaj spaco brilanta...
La frosta aero ekscita, incita,
flugantaj neĝeroj en danco kirlita.
Al nordo, al nordo kun la griza hordo.
Glacia rigardo – la verda ekflamo
ne scias kompaton, signifas kondamnon.
La ungoj, la dentoj, la nuboj, la vento.
Feliĉa hurlado. Sovaĝa ĉasado.


 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Sezonoj