Invadantoj

Bravaj kompanoj, kiaj ni estis kuraĝaj,
al batalo impetis, sed jene fari nun kion.
Ho bona Dio, kial do tiom malsaĝaj,
arde ni marŝis, sed ĉiuj revenas nevivaj.

Ni volis preni vian aŭtunan pluvon,
rojo-melodion de la primavero.
Ni avide etendis la manojn al via amo,
viaj kantoj, kaj via salo, kaj via pano,
viaj revoj, kaj via nokto, kaj suna lumo.
Sed ricevis nur iomete da via tero.

Vastas la foro kiel kruc' al kvar flankoj.
Fremdaj kornikoj por ni grake gloron kantas.
Ni ĉi-tie ne bezonataj! – laŭtus jam krio.
Sed la buŝo plenplenas de skarlataj ĉerizoj.

Ni volis forpreni ruĝon de via aŭroro,
vian vintran kvieton, kaj ĝojon de la somero,
ke ni havu la tutan sorĉon de via ĉielo,
la miraklan rigardon de viaj eternaj steloj,
ĉiujn viajn fabelojn kaj vian memoron.
Sed ricevis nur iomete da via tero.

Digne renkontas la gastojn fremda patrujo.
Bajoneto trapikis por medal' taŭgan truon.
Saluton, land' nekonata, kaj tuj adiaŭ.
Kun nomo neniu kaj vizaĝo neniu.

Ni volis posedi vian montojn kaj stepojn,
ombron de viaj arbaroj, knaron de via neĝo,
la ĉagrenon kaj la feliĉon ĝis lasta ero,
sablon de mara bordo kaj kampan herbon.
Ni sincere kredis ke ni estas jam la reĝoj.
Sed ricevis nur iomete da via tero.
Por ĉiu nur po du metroj da via tero.



 

  

 

traduko el la rusa

Olga Stupina, 2002
la rusa teksto troveblas ĉe

teksti-pesenok.pro.

 
la foto prenita ĉe el-murid.livejournal.com.
 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Invadantoj