Pri agoj de l'herooj de l'pasinto
rakontas kantoj de singardaj sturnoj.
En kampo ĉe l'torento la viburnoj
florante ĝojas de radik' ĝis pinto
ĉe melodio de la roja tinto
en unison' kun najtingal-nokturnoj,
kaj tristas pro rapido de l'diurnoj.
Amaras la odoro de absinto.

Arde' purigas sin en pluva lavo
post kapti fiŝon en rivera kavo.
Se la naturon volas ni kompreni
kaj la alaŭdan kanton glorigantan
la stelojn kaj la sunon lumigantan,
ĉi-tien nur kun paco endas veni.
 

 


 
Inspirita de la fama “Kanto[j] de sturnoj”
(“Hanleni halsen”)
en planlingvo
Ilaini,  kaj rusa popol-kanto.

Foto: slavya.ru

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Soneto naturamika