Ni ne povas denove eniri la saman riveron,
kiel ni ne redrinkos franditan brandon.
Al baril' apogante min, firme mi staris sur tero,
triste pri la naturaj leĝoj pensante.

Super la kapo aŭro modere lumis,
kantis mi  Hare Kriŝna  mallaŭte trankvile.
Stelojn kun sent' admira mi okulumis...
sed perpiede trovis kuŝantan rastilon.

Batis la bastonaĉ' mian trian okulon.
Longe mi kriis vortojn de alta spirito.
Ŝatus mi scii do kiu bonkora ulo
lasis ĉi-tie lignaĵon tiun damnitan.

Jen la konkludo: ni devas agi singarde
se ni deziras mediti en tempo tarda.

 


Inspirita de poemoj de Aleksandr Levĉenko
(en la rusa lingvo).

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Soneto spirita