Vi povas fermi viajn okulojn pli larĝe,
vivi, labori, ami, esti amata,
elekti inter muziko kaj la novaĵoj,
sidi ĉu en kafejo aŭ en teatro.
Ne esperante ke vin kvazaŭ ne atingos,
lasi preter atento, ne pensi pri tio.
Ne histerii vidante kiel la morto
guto post guto penetras sub via pordo.
Viŝi trankvile, skrupule pli strikte fermi,
kaj ne konjekti ĉu longa ankoraŭ tempo
restas por ĉi-ekzisto plua senpensa.

 
  

 
traduko el la rusa

Andreo Morozov, 2023
la rusa teksto troveblas ĉe

t.me/wehearfromyanina.
 

 
Komenco  >  Versoj  >  Vi povas