traduko el la rusa
 

    

Sur la mont' trumpetas leporoj,
laŭte trumpetas leporoj.
Kial knaboj min ne adoras,
kial min ne ĉiuj adoras?

Knaboj po groŝo kunmetu,
po unu groŝo kunmetu –
por mi rubandon aĉetu,
belan rubandon aĉetu.

Tiun rubandon mi portos,
portos rubandon koloran,
min ĉiuj knaboj adoros,
ĉiuj sendube adoros.

Pizojn postmonte mi semos,
pizojn en bedon mi semos,
tie koboldo promenas,
kun longa barbo promenas.

Kiel lin kapti-akiri,
kiel do lin ĉas-akiri?
Por lian barbon forŝiri,
la grizan barbon forŝiri.

     
 
            

 


 
Rok-folklora grupo Skolot (urbo Tambov, Ruslando)  kantas “Leporetoj”-n  en la rusa lingvo:

youtu.be/iNducwotamI

Ili asertas ke tio estas popola kanto de ilia regiono.

Tia kanto supozeble povus akompani ludojn-ritojn, ĉu nuptajn, ĉu agrikulturajn, tamen nun ĝia simbolaro jam ne tute klaras.

La origina teksto troveblas ĉe webkind.ru kaj en aliaj lokoj.

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Leporetoj