traduko el la friula
 

    

Skarol' mergita en kaldron',
fenkol' miksita per baston'.

Eruko aldonita – jes,
kaj nukso muelita – jen.

Aneto, glano kaj avel'
konvenas por la sama cel'.

Do flugu lampiret' flirtema,
saltu rano petolema.

 

     
 
            

 
Tiu ŝajne sensenca kanteto havas pitoreskan historion.

En la 16-a jarcento la Sankta Inkvizicio en nord-orienta Italio ricevis denuncon ke homoj praktikas noktajn sorĉajn ritojn por venigi pluvon.

Pastro kaj muzikisto Giorgio Mainerio (Ĝorĝo Majnerio) fiksis – do savis por ni – la melodion de la rita kanto, en sia “Il primo libro de' balli accomodati per cantar et sonar d'ogni sorte de instromenti” (“La unua libro da dancoj akomoditaj por kanti kaj sonigi per ĉiuj specoj de muzikiloj”).

La teksto de la kanto ne tiom bonŝancis, ĝi nun estas konata nur parte-aparte. En la 20-a jarcento itala poeto Domenico Zannier (legenda kiel Domeniko Canjer supozeble) kreis sian tekston, neniom ligitan kun la origina, – celante ne iun ajn sencon, sed asonancojn; en la dialekto de la sama regiono de Italio – la friula. Vi povas vidi ĝin el la itala vikio.

La teksto ĉi-supre estas provo esperantigi la varianton de s-ro Zannier.
 

La melodio estas multe pli populara ol la kanto-teksto. Ensembloj de mezepoka muziko tre ŝatas ĝin. La nomo povas varii: “Scjaraciule maraciule” (“Bastono fenkolo”, se ni kredu la italan vikion), “schiarazula”, “skarazula”... Slavaj muzikistoj (ekz. poloj aŭ belarusoj) plej verŝajne nomos “Marazula”.
 

Ankaŭ danco ekzistas laŭ tiu melodio, simpla kaj bela:

Kaj eventuale alimaniere:  youtu.be/3FdgKp08TDo   youtu.be/AZZArX0hjh4

 
 

 
 
 
Komenco  >  Versoj  >  Fenkola kanto