|
Nia ŝip' laŭ maro iras,
nia flago supre flirtas,
kaj rigardas al lontan'
nia brava kapitan'.
Estas junaj ni maristoj
kun solida karakter',
senhezitaj optimistoj,
ĉiam gvidu nin esper'.
Vidas nia kapitan'
ke proksimas uragan'.
Tuta maro jam nigriĝas,
forta ŝtormo komenciĝas.
Ĉiu kuras sen prokrasto
al pumpiloj kaj al mastoj.
Kun fervoro ni laboras,
nia sango arde bolas.
Nigraj ondoj nin atakas,
nia ŝipo laŭte krakas.
Venas fino, venas plago,
ĉiuj estas jam en akvo.
Nigra maro – nia tombo,
nia ĉerko – mara ondo.
Niaj karaj, vi ne ploru,
kun rideto nin memoru.
|
|
|
|