N 19   septembro 2001
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Ekde la 5-a ĝis la 10-a de julio en vilaĝo Ĉernci apud Ivanovo okazis IvERo-2 (Ivanova E-Renkontiĝo). Kunvenis ĉ. tridek homoj – ne nur lokanoj, sed gastoj eĉ el Tomsk. La klubo de Ivanovo estas unu el la plej fortaj E-organizoj en Ruslando, do programo de la aranĝo estis interesa kaj varia.

Kunvenis plejparte homoj en aĝo iom post 30 jaroj, kun siaj infanoj. Eble tial la programo estis malpli streĉa ol en SEJToj. Oni volonte partoprenis en Gaja Olimpiko ĉeborde de proksima rivereto, sed okazis ankaŭ prelegoj – lingvaj kaj kulturaj, ekz. pri norvega komponisto Grig (far Br. Ĉupin, pian-ludis Nina Djomuŝkina)… Kompreneble, kiu deziris ankaŭ nokte "diboĉi" – povis tion fari (plej popularis ludo "mafio").

Estis ĝojo aŭskulti koncerton de Andreo Obrezkov, renkontiĝi kun bona homo Oleg Kuznecov – nun grava aktivulo en la movado, konatiĝi al Jurij Paseĉnikov (iama redaktoro de "Ien!" – aldono al gazeto "Jene", kaj ĝenerale interesa homo; ĝuste li kaj lia filinjo Ljuba estis du venintaj tomskanoj), naĝi en Nigra lago…

Do, kio estas IvERo? Ĉefe – bona ebleco por iom ripozi en E-medio.

 
 
SAMOVARO