N 18   Somero 1997
ESPER16 > SAMOVARO
   <       > 

Nokta Ĉielarko

La 17...27-an de junio en arbaro apud Peterburgo, ĉe lago Vuoksa, okazis “Rainbow”  [“rejn'boŭ” = ĉielarko] – aranĝo de “verduloj”-ekologiistoj, tute ne-E-ista. La nomo estas anglalingva ĉar la ideo aperis en Usono. Nun ĉiusomere okazas “Ĉielarkoj” ankaŭ en kelkaj landoj de Eŭropo. En Peterburgo ekzistas sperta organiza teamo, kiu aranĝas la renkontiĝojn ekde 1992. Ĉi-jare kunvenis, ŝajne, ĉirkaŭ ducent homoj. “Rainbow”  kunigas “infanojn de la naturo”, do estas malpermesita drinko kaj uzo de teknikaĵoj kiel magnetofonoj kaj radio-aparatoj. Tamen, multaj partoprenantoj venis per aŭtoj.

Min informis kaj invitis, gastigis ĉe lignofajro Vlado Romanov (el Petrozavodsk), lia duono Svetlana kaj idoj Anastasija, Natalija, Aleksandr.

Fakte, “Rainbow” estas paganismo. Sed nenio estas deviga: eblas ne partopreni la ritojn, nur observi. La ĉefa slogano – “Unueco kun Tero-Patrino”. Plejparto da tradicioj devenas de nord-amerikaj indiĝenoj ("homoj de la ĉielarko"), eĉ ĝeneralaj kunvenoj havas nomon pau-vau. Tamen "estas invitataj adeptoj de ĉiuj spiritaj instruoj" – do, inter pinoj pendis simboloj In-Jan, Om kaj aliaj malpli konataj.

Okazis diversaj lecionoj kaj ritoj. Kirtan' de Kriŝna-anoj, lekcioj de “praktikaj magoj” nomantaj sian koncepton Simoron', uŝu-ekzercoj, ktp, ktp. La ĉefa ĉiutaga aranĝo estis t.n. Dancoj de Universala Paco. Tiuj rondodancoj estas internacia moro de “Rainbow”-movado: “Kantante sanktajn frazojn de diversaj tradicioj, ni sentas internan ligon kaj unuecon kun la naturo kaj la homa familio. Ni povas trovi ligo-fadenon de la Universala Vero, kiu unuigas la tutan diversecan homaron”, – diras "Rainbow"-informilo. Sen komenti la metodon de “serĉado” – la Dancoj estas interesa vidaĵo.

Ankaŭ interese estis vidi indeanan tendon tipi – veran loĝejon, kun lignofajro interne. Feliĉe, vetero estis bona, sekaj lignaĵoj (por fajro) en la arbaro abundis, kuloj apenaŭ aperis. Proksime estis fonto kun bongusta akvo.

Dum la plej mallonga nokto, 22-an de junio, homoj saltadis trans lignofajron, laŭ antikva slava moro. Flanke bruis-dancis adorantoj de Kriŝna. Ĉe alia fajro kantis anglalingva kantri-grupo “Old Horned Sheep” el Peterburgo. Sur “ŝipetoj”- arboŝelaroj fornavigis kandeloj... Plaŭdetis najadoj de Vuoksa, kaj en la arbaro abunde disfloris filikoj...

Post fino de “Ĉielarko” ni esperantistoj faris 4-kilometran iron al “Blankaj Noktoj”. Pro certaj kialoj tiu aranĝo pasis pli modeste ol la organizantoj intencis fari – nur sabato kaj dimanĉo 28-29-a de junio, apud granda turista konkurso-festivalo ĉiujara. Mi ege volas danki nian ĉef-arbarulon Aleksej Petrov,  sen kies energia helpo “B.N.” tute ne okazus. Ĉeestis dekkvin homoj. Ni iomete boatis, homoj aŭskultis koncerton de turistaj kantoj. Nokte ni mem kantis ĉe lignofajro, ĝis la kvina horo matene.

Tamen, ĉio bona rapide finiĝas. Karboj de l'fajro kovriĝis per cindra arĝent', kaj la tendoj kunmetis flugilojn. Restis decido ne rompi la tradicion de “Blankaj Noktoj”, kaj sekvajare okazigi la aranĝon en la sama tempo – ĉelime de junio/julio, t.e. tuj post fino de la studentaj ekzamenoj. Do ankaŭ tuj post “Ĉielarko”...

Onidire, estas planata en 1998 organizi internacian tut-Eŭropan “Ĉielarkon” ĉi-tie en Peterburga regiono – ĉu ne bona eblo montri avantaĝon de nia lingvo al “ekstera publiko”? Ĉi-jare ĉeestis usonano, kiu povis prononci ruse nur “bonan tagon” kaj “dankon”. Lia anglalingva parolo al ĉiuj, ĉe adiaŭa pau-vau, estis jena: “La suno brilas, birdoj kantas, mi vin amas kaj mi estas feliĉa”. Ni esperantistoj povas ja ĝui iom pli profundan komunikadon (kio ne signifas malrespekton al la belega angla lingvo). Kaj la plej efika agito estas viva ekzemplo.

Do. Kiu interesiĝas pri “Ĉielarko” aŭ/kaj pri “Blankaj Noktoj”, bonvolu turni vin al “Samovaro”. Finfine, eĉ se “Rainbow” estos nur ruslanda – eblos aranĝi tie seminarion pri Esperanto. Publiko ne mankos, tie kunvenas ja “spiritaj” serĉantaj homoj. Kaj sperti tiun etoson de ĝenerala bonvolo – certe interesas.

 
El
 tipi  observis ĉielarkon dum blanka nokto    V.

 
 
SAMOVARO