N 07   08 nov. 1993
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

EL LETEROJ:

Michael GUNTON (Britio): ...en malnova gazeto – de 1910 – mi legis, ke tiam estis 115 membroj en la E-grupo en Portsmouth! Post tiu mirinda epoko malaperis la grupo pro manko de partoprenantoj. Necesus tial ne nur starigi grupon, sed ankaŭ instrui la lingvon.

Andrej KOLGANOV (Uzbekio, nun Usono): ELNA estas la landa E-Asocio en Usono: E-Ligo por Norda Ameriko, prezidanto elektita ĉi jare en Hartford estas Don Harlow,  adreso:

ELNA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530.

Ĝi kunvokas ĉiujare kongresojn, venas kelkdeko da homoj, sed vera "viva" E-vivo moviĝas kutime sur la nivelo de lokaj kluboj, mi ĉeestis ekz. tian lokan kunvenon ĉiumonatan de Novjorka grupo – organizaj aferoj, prelego de unu el la membroj, ŝercoj ktp. Junularo laste ekhavis volon pliaktiviĝi, ĉefknabo nun estas Joĉjo Truong (vietnamdevenulo). Oni ec planas okazigi sekvontsomere la unuan (!) E-Junulartendaron, eble ĉe Niagara akvofalo, ni vidu, oni jes ja vere bezonus tiun grandan organiz-sperton posedatan de niaj geknaboj, ĉu ne. Estus neimageble elstare se iu el vi povus veni...

 
 
SAMOVARO