N 09   01 jan. 1994
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Rakontas Bruno Henry el Thionville (Francio):

Mi startis sole la 01/08/93 vespere. Mi veturis dum 12 horoj al Plzeņ (Ĉeĥio) kaj trapasis tra Metz, Saarbrücken, Frankfurto ĉe Majno, Nurenbergo. Matene la 02/08/93 mia leteramiko de Stary Plzenec atendis min en stacidomo de Plzeņ. Ĉe li, mi restis tri tagojn. Aŭtomobile mi vizitis lian regionon, belajn monaĥejojn kaj kastelojn. Ĉi tie la pejzaĝo estas simila al mia regiono: verda kaj malebena. Mia restado estis agrabla, ĉar la amiko kaj liaj gepatroj estas tre afablaj.

La 04/08/93 mi forveturis al Moskvo tra Prago, Wrocław, Varsovio, Brest, Minsko kaj Smolensk. Dum 37 horoj mi estis en rusa ŝviteja litvagono kun simpatiaj homoj, mi vidis monotonajn ebenaĵojn de Pollando kaj Belarusio.

Matene la 06/08/93 la peranto de SAT akceptis min en la stacidomo Belorusskij. Mi restis tri tagojn por viziti Kremlon, katedralojn, Leninan maŭzoleon, Leninan muzeon, universitaton Lomonosov. Mi tre ŝatas belegajn bulbojn de katedraloj. Mi miris belajn staciojn de la subtrajno. Mia amiko montris al mi domon kie loĝis Zamenhof kaj la teatron Bolŝoj. Mi vidis multajn mizerulojn en la urbo kaj grupon de frenezaj "komunistoj" antaŭ Lenina muzeo, kiuj tenis portreton de la terura homo Stalin.

Poste mi forveturis al Arĥangelsk norde de Rusio ĉe mia leteramikino. Dum 21 horoj en litvagono mi veturis tra arbaregoj. Post Jaroslavl mi vidis riveregon Volga kies larĝo impresis min. En mia lando ne ekzistas tia riverego. Mi babiladis france kun tri rusaj studentoj el Tambov. Ili regalis min per teo kaj kukoj, ili deĵoris kiel helpkonduktoro de la litvagono dum la somerferioj.

En la stacidomo de Arĥangelsk neniu atendis min. Mi estis maltrankvila, ĉar en Moskvo mi telegrafis al mia amikino Irina. Mi petis al kelkaj homoj por trovi ŝian loĝejon, du belaj kaj simpatiaj fraŭlinoj akompanis min ĝis la pordo. Okazis ke ŝi ne vizitis ankoraŭ sian poŝtkeston por preni la telegramon. Ne gravas, ĉar ambaŭ ni estis feliĉaj. Dum ses tagoj geesperantistoj amikoj de Irina gvidis min por viziti artajn kaj historiajn muzeojn, kvartalon de lignaj domoj, muzeon de lignaj domoj en la naturo. Apud tiu muzeo ni ripozis sur la herbejo aŭdante bovinojn kiuj muĝis. Mi banis miajn piedojn en malvarma akvo de la Blanka maro, ĉe la plaĝo de Severodvinsk. Vespere ĉiutage ni promenis laŭ la rivero Dvina kaj la geamikoj kantis bele esperante. Noktameze la suno kuŝiĝis, tio estis stranga por mi.

Mi forlasis miajn geamikojn por viziti Sankt Peterburgon. Dum 28 horoj mi veturis tra monotonaj betulaj arbaregoj. En la litvagono samovaro por prepari teon estis hejtata per ligno. Mi miris kuraĝajn virinojn kiuj vartis bebojn kaj infanojn dum la veturado. En la stacidomo de Peterburgo atendis min tri samideanoj. Mi restadis en Peterburgo ses tagojn kun agrabla kompanio. La unuan tagon vespere estis renkontiĝo de la loka klubo, partoprenis kelkaj eksterlandanoj: du geedzoj el Hispanio, Nov-zelandino, Italiano. En Peterburgo mi vizitis kun gesamideanoj belajn lokojn: Ermitaĝo, etnografia muzeo de la sovetaj popoloj, la Rusa muzeo (arta), fortreso Petro kaj Paŭlo, katedralo St Isaak, la Somera Ĝardeno, krozŝipo Avrora, monaĥejo Smolnyj... Mi ŝatas Peterburgon, ĉar ĝi estas ege interesa kaj bela.

Ankaŭ kun ses esperantistoj mi veturis per trajno al urbo Tiĥvin je 200 km de Peterburgo. Tie en la arbaro ni kolektis fungojn. Mi miris, ĉar mi vidis diversajn kaj multajn fungojn. Ankoraŭ ni kolektis kaj manĝis surloke mirtelojn. Vespere estis festo kun esperanta grupo de Tiĥvin. Ni manĝis la bonajn fungojn. Du belaj virinoj kaj viro kantis ruse kaj esperante kun gitaro.

Mi forveturis kun la kapo plena de memoraĵoj la 23/08/93 rekte de Peterburgo ĝis mia urbo tra Vitebsk, Orŝa, Minsk, Brest, Varsovio, Poznan, Frankfurto ĉe Oder, Aachen, Lieĝo, Namuro, Luksemburgo. Dum 49 horoj mi veturadis, manĝis rusajn kolbasojn, ovojn, fromaĝojn, ktp... Mi diskutis france pri Esperanto kun juna konganino kiu studas en la universitato de Minsko. Ŝi ne konis Esperanton kaj ŝi deziros lerni la lingvon. Mi ŝanĝis la trajnon en Brest. Ĉi tie mi havis kelkajn problemojn por trovi la doganejon kaj trajnon. Mi ne povis legi aviztabulojn ĉar ĉi tie mi estis ankoraŭ analfabeto. Mi ne konas la cirilan alfabeton. La homoj kaj doganistoj parolis nur ruse. Post longa serĉado mi vidis ĉe alia kajo la trajnon kiu iris de Moskvo ĝis Parizo. Mi timis ĉar restis duonhoro antaŭ la foriro. Mi trairis unu fervojon kaj suriris sur la kajo ĉe la trajno. Estis soldatoj aŭ doganistoj kiuj verŝajne gardostaris la trajnon. Mi diris al ili "mi volas veturi al Parizo per tiu trajno". Ili respondis ruse ĉar kaptis min.

Ili gvidis min ĝis la doganejo. Mi atendis kelkajn minutojn kaj mi timis. La doganisto stampis mian pasporton. Poste mi devis atendi malantaŭ longa vico. La doganistoj malfermis la pordegojn por liberlasi "sovaĝulojn". Multaj homoj kuris al trajno por trovi sidlokon. Ili kunportis multajn valizojn kaj pakaĵojn. Mi trovis sidlokon en pola vagono sed mi ne povis moviĝi pro la pakaĵoj ĉe miaj piedoj ĝis Varsovio. Sed mi estis feliĉa ĉar mi iris al la bona direkto. En Pollando mi vidis plugilon tirata per ĉevalo. Post Varsovio mi sidis kaj dormis trankvile en alia pola vagono sur sidlokoj ĝis Namuro (Belgio).

Posttagmeze mi alvenis ĝustatempe al Thionville. Ĝoje mi rakontis mian mirindan vojaĝon al mia familio. Mi ŝatis tiun vojaĝon, ĉar la bonkoro, la afableco, la gastameco de la rusaj kaj ĉeĥaj homoj tuŝis mian koron. Ni interŝanĝis sciigojn pri ĉiutaga vivo en niaj landoj. Mi kunportis al mia domo kelkajn donacojn de miaj geamikoj (poŝtkartoj kaj libroj pri iliaj regionoj).

 
 
SAMOVARO