Ni kunas denove. Forpasas la vintro, neĝaj montoj fordegelas, agordo estas printempa. Jam pasis EoLA ("Esperanto – Lingvo Arta"); la 6a entute, do tradicia, sed la unua por nia klano.
Ni veturis triope: Igor Galiĉskij kun sia duono Olga, plus mi kroma. Ni lasis Arĥangelskon tagmeze la 3an de marto, je la 6a sekvamatene ŝanĝis la trajnon en Jaroslavl, je la 10a jam staris sur kajo en bona urbo Ivanovo – festivalujo ĉi-jara.
La evento okazis en la universitato, kie kelkaj ejoj estis luitaj. Oni povis loĝi en malgranda ĉambro 2– aŭ 4-lita, relative multekoste; aŭ en granda lernoĉambro "memzorgante". Rimarkindas ke la aranĝo, kiel ĉiuj de SEJM, ne estis profit-cela. Ni elektis la ĉambron komunan, ja edukitoj de la komunista epoko. En tiu nestejo ekloĝis pli ol 20 homoj, inoj kaj mal-inoj egale. Plejparto dormis surplanke, kelkaj sur seĝoj kune starigitaj; ĉiuj havis turistajn tapiŝetojn kaj dormosakojn. Sed mi ne havis, sekve aranĝis "liton" sur granda tablo ĉe fenestro. Romantike...
Verŝajne la plej grandaj grupoj venis el Ĉeboksari + Novoĉeboksarsk (komuna klubo "ĈeNo") kaj Kazanj ("Smeraldo"). Multe da komencantoj partoprenis ties brilajn klubajn sin-prezentojn, do ilia unua impreso pri Esperantujo ne restos la sola, ni esperu.
La festivalo konsistis el konkursoj: kantoj, versoj, fotaĵoj, "ajna distro". Siajn talentojn prezentis al popolo verda stelaro: M.Povorin, V.Vorobjov + A.Obrezkov, Maŝa Koĉetkova, Aleksandr Ĥrustaljov, Barabaŝka, Aleksandr Koval, Nina Djomuŝkina, Valentin Melnikov, Fiŝo, Oĉjo Dadajev. Venis eĉ antikvuloj s-roj Bronŝtejn, Gonĉarov, Samodaj. La unuan fojon mi aŭdis kantadon de Maksim Kejda, kaj esperas aŭdi plu. Aperas nova steleto Tanjo Lugovskaja. Certe konkursaj premioj estis difinitaj, sed ĉies kreoj indas atenton. Malfacilas rakonti pri kantoj, necesas ja aŭskulti.
Krom artaj konkursoj okazis kunveno de SEJM, kie oni diskutis pri ĉi-someraj OkSEJT + OrSEJT, pri statut-ŝanĝoj, pri kongreso de TEJO en Rusio okazonta en 1995. S-ino Van Cin Su el Ĉinio rakontis pri sia lando. S-ro Bronŝtejn gvidis tradukistan seminarion. Butiko de la kompanio "Impeto" ofertis librojn. Okazis organizita komerca reklamo eĉ: prezentantoj de usona firmao loge varbis laboruntojn.
La "neoficiala parto", alivorte – nokta vivo, certe estis riĉa. Jen oni ludas "kontakton", jen "fuŝan video-telefonon"; jen kantas ĥore; jen kuraĝa Jorg De Mulder el Belgio sidas centre de aŭskultant(in)a rondo. Mirindas, kiom mallonga dormo sufiĉas por homo, se la homo vivas interese (se nokte oni kantas en la ĉambro, kaj necesas dormi sur tablo).
Nepre mi danku la akceptintojn – E-klubon de Ivanovo. Ili zorgis pri ĉio, aranĝis ekskurson tra la urbo kaj la plej dankinda ago estis bufedo, ŝajne eĉ senprofita.
Vespere la 7an de marto oni inspire gratulis la iom pli ĉarman parton de la homaro pri ties festo (ĉar mem tago la 8a estis jam adiaŭa). Por manĝi peceton de la festa torto – necesis porti inon tra la koncerta halo (verdire ne tre longa) kaj ricevi nutron nur por la paro. Dolĉe...
Bedaŭrinde ĉio bona rapide finiĝas. Post "komuna rondo" (tradicia fino de la renkontoj) ni pakis la tornistrojn kaj valizojn... kaj nun mi ĝojas rememori, rakonti al malfeliĉuloj preterlasintaj EoLA-n, la kantojn magnetofone re-aŭskulti (dankon al Vladimir Tverdoĥleb). Dume ne estas informo: ĉu eblas mendi kasedojn perpoŝte de la organizantoj.
V.
|