N 12   27 sep. 1994
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Komence de julio en Peterburgo okazis jam tradicie "Blankaj Noktoj". Estis kursoj, ekskursoj, muzika festivalo kaj aliaj interesaĵoj. Sed eĉ la plej vojaĝema ulo el nia klubeto sukcesis partopreni nur la finan eron – boatadon. Feliĉa okazo ĝui muzikon de "Persone" restis preterlasita, tamen mi almenaŭ vidis tiujn famulojn. Sciu ke la plej danĝera el ili estas Bertilo, ĉar li lertas pri orientaj batal-artoj. Preskaŭ senĉese li ŝercis-ekzercis kun Oĉjo Dadajev, foje surstrate ili eĉ atentigis policon. Estis ĵaŭdo – tago kiam kunvenas la Peterburga E-klubo. La klubejo situas en malnova urboparto sur la plej supra etaĝo de granda domo; kiam ni staris sur balkono apud vera svedo Andres [Andreŝ], nature aperis demando pri "Karlson kiu loĝas sur tegmento" – heroo de sveda infana fabelo, tre populara ankaŭ en Rusio. Andres ne tuj komprenis pri kiu temas, poste ridetis: "Korelson! Jes, li loĝas sur simila tegmento". Krom tiu-ĉi grava diskuto okazis ankaŭ manĝo, trinkado de teo, kantado-aŭskultado...

La 8an de julio komenciĝis turista parto de la aranĝo – boatado. Partoprenis ĉirkaŭ dudek homoj. Elektrotrajno ĝis Losevo, luitaj boatoj, remado proksimume duhora ĝis bona bela loko. Ni starigis tendojn kaj restis tie dum tri tagoj: naĝis, remadis, pilko- kaj vortoludis: "kontakto", "krokodilo", ks. La 9an okazis sur-akva koncerto, jam preskaŭ tradicia: vespere ĉiuj navigis ĝis mezo de la lago, haltigis la boatojn kaj permane tenis ilin kune; en la centra boato kantis Kar-Maŝeto (konata ankaŭ kiel Maŝa Koĉetkova). Kvieta lago, helaj nuboj, ĉielo roz-kolora en la norda flanko, ni ĉiuj kune... Por rakonti pri tio – necesas verso, ne prozo.

Sekvajare la peterburganoj intencas aranĝi post IJK boatadon ne "plaĝan" sed longan iron laŭ Vuoksa. La lokoj vere indas tion.

V.

 
 
SAMOVARO