Pri OkSEJT-35, kun aldonoj de Igor Galiĉskij (I.G.)
V: La tendaro okazis ekde la 10a de aŭgusto ĝis la 20a en ripozejo "Elta" ĉe bordo de rivero Don, apud urbo Zadonsk en regiono de Lipeck. Partoprenis 181 personoj, venis nekutime multe da famuloj: M.Bronŝtejn, V.Melnikov, V.Samodaj, N.Gudskov, S.Kuznecov, A.Gonĉarov, I.Gonĉarova. Tagordo estis: antaŭ tagmanĝo kursoj kaj prelegoj, vespere pli amuzaj aranĝoj: koncertoj, teatraĵoj, ktp. Laŭ tendara kutimo, la homoj estis dividitaj je grupoj: "Vakeroj", "Kokidoj"... Estis lernejana grupo, sub gvido de Georgo Kontrov.
Pro hejmaj aferoj mi venis nur la 12an de aŭgusto kaj trafis ĝuste al la Tago de Amo, al aŭkcio de Mikaelo Bronŝtejn: "Knabinoj, aĉetu baloneton! Se via amato petos vin kuiri, jen vi ĉi-baloneton provos uzi kiel kaserolon... Kaj amato via poste ĉiam kuiros mem. Eta prezo, nur tri kisoj! Kaj jen bombono – vera bono! Se vi volas kapti knabon, montru ĝin al li, kaj vi sukcesos. Kion fari plu? Malrapide foriru al arbustoj... Li tiros siajn lipojn post la bombono... Vi tiros la bombonon al la viaj... ĝis la renkontiĝo! Knaboj, se vi frostas, akiru varmigilon! Jen tiu-ĉi knabino apud mi, jes, ŝi varmigos vin. Por funkciado la varmigilo postulas dolĉaĵojn..." Ktp. Post longa laciga vojo mi hezitis veni en "Salonon Markizo de Sad", do kio okazis tie – restas enigmo, la elirintoj akre rifuzis rakonti. Iom poste, dum mi okupiĝis pri starigo de mia tendo, aliris belega junulino kaj diris: "Vi devas min kisi!" Vane mi ekĝojis, estis nur konkurso – kiu ne kapablis kontraŭstari ŝian ĉarmon, tiu trafis en ŝian liston. Mia numero estis 44... Fine de la tago la konkursantinoj raportis al ĵurio pri siaj sukcesoj – kiu kaptis pli multe da ni.
Kiel ĉiam, estis diversaj eblecoj por loĝi: en ligna dometo sur lito, aŭ en propra tendo; oni povis vizitadi manĝejon aŭ nutri sin ĉe lignofajro. Kompreneble, la maniero "propra tendo + propra manĝo" estas la plej malmultekosta (nur aliĝ- kaj program-kotizo). Tiaj "memzorgantoj" organizis deĵoradon ĉe la lignofajro, do kvalito de manĝo multe dependis de la deĵora trio de la tago: unu malino kaj du inoj.
IG: (En la manĝejo) manĝado okazis ĉiutage. Po tri fojoj. Modere-sufiĉe satiga manĝado kostis malmulte. Ĉiam ĝustatempe. Sed la aliaj oficialaj programeroj ĉiam komenciĝis malfrue.
Pri vetero. Komenco estis bona. Ni (nu ne ĉiuj, sed nur la dezirintoj) eĉ iomete naturismis sur bordo de rivero Don. Sed vetero aĉiĝis iom post iom, noktoj pli malvarmiĝis, tagoj pli pluviĝis. Tamen kelkfoje nokte estis agrable revidi la stelplenan ĉielon, kiu ju pli sude estas des pli stelplena.
Kelkfoje malbonigis nian humoron ebriaj neesperantistoj.
Absolute superflua inventaĵo en la tendaro sin montris "stelo" (monunuo).
Pri la krokodilado. Ĉi-tendaren ne venis nia kara policestro Joĉjo Popov, ve. Lian postenon uzurpis (?) Garik. Sed eĉ li ne povis disciplinigi la obstinajn krokodilojn. Do, la lingva disciplino restis tradicia.
V: Ĉiu tago komenciĝis per "matena kunveno", kie estis anoncoj pri la taga programo, kaj nia glora gvidoro Garik (oficiale Georgij Kokolija) solene sur-koligis plastan krokodileton al fia persono la plej pekinta pasint-tage pri "krokodilado".
Vlad Ŝĉebenjkov montris masaĝon de spino. Jorg De Mulder raportis pri IJK en Koreo. Oleg Kuznecov prelegis pri komerco. Instruistino de AsAIS Irina Gonĉarova gvidis longdaŭran paroligan kurson. Fine de la kurso ŝi rakontis pri sia vojaĝo post UK-93 el Hispaniov hejmen, tra la tuta Eŭropo pet-veture. Nikolao Gudskov rakontis pri Hungariaj intensaj lingvo-kursoj, konkludinte ke du-semajna kurso povas esti nur puŝo al studo de la lingvo, sed ne "ebleco ekposedi la lingvon perfekte" kiel reklamoj diras. Estis tre utila psikologia trejnado kiun gvidis Ekaterina Vavilova: pri reciproka kompreno kaj kunlaboro en grupo, pri sinprezento al nekonatulo, ktp. Entute okazis multe pli da vizitindaj eventoj, mi raportas nur kion mi persone spertis. Ĝenerale en la tendaro ĉiu povas prezenti sian propran programeron: kurson pri travivado sur Norda Poluso, lecionon pri kuirado, lekcion kiel ĉasi mamutojn... Nur estu tio en Esperanto.
IG: Memoreblas prelego de prof. Kuznecov "Indikiloj de la viveco de l'artefaritaj lingvoj". Interalie Lia Profesora Moŝto bonvolis kalkuli (proksimume) la esperantistojn en la mondo kaj diris jenan nombron: 50 000.
Nikolao Gudskov rakontis kiel li vivis en Hungario kaj redaktis "Eventoj"-n.
V: La plej grava movada afero estis konferenco de SEJM. Ni akceptis statut-ŝanĝojn pri membreco, ĉar la organizo fariĝas ne nur aktivula (kiel estis) sed amasa. Ni elektis novan SEJM-komitaton. Tie estas nun specialaj prezentantoj de Ukrainio (Oĉjo Dadajev) kaj Belarusio (Alla Fridman). Ankaŭ aktivulaj trejnadoj tre utilis. Sekvonta somero ŝajne estos riĉa je aranĝoj.
Ĉiu-vespere estis io arta kaj gaja: koncerto, teatraĵo... La tuta kanta "stelaro" venis ja, mankis nur Barabaŝka.
IG: Inter la koncertoj la plej memorinda estis pantomimo de Lipeckanoj: Igor kaj Olga (bedaŭrinde mi ne memoras iliajn tutajn nomojn). Bravisime!!!
Inter la amatoraj spektakloj plej memorindas tragikomedio "Policestro Kuznecoff kontraŭ mafiestro Kokolija". Brave! (tamen la ĝenro estas vulgara...)
V: Ni tamen nenion fian montris, sed Igor ne ŝatas detektivojn. Plej brile aktoris Kostja Demjanenko (Sobra Erinaco), li ludis rolon de Garik. Ŝajnas ke Garik mem forte ridis spektante.
Estis Tago de Naskiĝintoj, kie ĉiu Zodiaka grupo sin prezentis. Plej ravis "Vivis kaj estis sinjor' Kaprikorno" – kanteto imitanta la eternan "grizan kapreton" (kiun ankoraŭ kamarado Lenin ege ŝatis dun siaj infanaj jaroj).
Estis "Neptun-festo": konkursoj (ridigi junulinon-plorulinon, montri konatan fabelon senvorte sed rekoneble, montri E-kanton, kaj pli sportaj), fine – perforta banado far de kvar "diabloj"-subuloj de Neptun. Kaj kredu ke la rivero Don fine de aŭgusto ne estas tre varma.
Estis elekto de geprincoj: juna Sveta Gonĉarova kaj Dima Oŝĉepkov.
Kaj la adiaŭa "amika rondo". Kaj kanta nokto en trajno ĝis Moskvo.
Kaj espero renkontiĝi denove.
|