N 12   27 sep. 1994
ESPER16 > SAMOVARO
 <   > 

Eric Gueusquin (Vatimont, Francio)

La franco kaj lia aŭto

Unu inter la ĉefaj industrioj en Francio estas la aŭto-industrio. La du ĉefaj fabrikantoj nomiĝas: Peugeot kaj Renault. Ĉu la franco estas en sia menso iom individualista, kaj pro tio amas la personan vetur-rimedon: la aŭton? Tie ne estas la kaŭzo ĉar la aliaj eŭropanoj amas kaj havas aŭton kaj povas esti pli aŭ malpli individualistaj ol francoj.

Jen kelkaj aspektoj:

– Unue la impostoj sur la benzinoj: unu litro da benzino (la plej kutima tipo) kostas hodiaŭ 5.80 frankojn. La ŝtato prenas por si 75% de tiu sumo. La benzin-fabrikanto havas 20% kaj la benzin-vendisto – 5%, kaj ambaŭ pagas impostojn sur siaj profitoj... Do la ŝtato profitas multege. La prezo fakte povas esti inter 5.65F kaj pli ol 6F. Mi mem metas ĉiu-semajne inter 40 kaj 50 litroj en la benzinujon de la aŭto ĉar mi bezonas veturi ĉiu-tage al la laborejo en Pont-á-Mousson; tamen mi veturas kun amiko kiu pagas la duonon. Dum kelkaj monatoj kiam mi veturis sole, mi preferis iri per trajno, tio estis malpli kosta.

– Due estas la avantaĝo iri ĉie kie oni deziras kiam oni deziras. Mi kiu loĝas en malgranda vilaĝo ege bezonas veturilon por iri al la laborejo, al la E-klubo de Metz, al la parencoj aŭ amikoj, aŭ por iri al la vendejo almenaŭ unu foje dum semajno.

– Trie la vendejoj (modernaj kaj vastaj) estas speciale konstruitaj por alvenigi aĉetantojn kun ties aŭtoj. Kutime oni iras al tiuj vastaj vendejoj kun la infanoj kaj la edzino. Ĉar tiuj vendejoj estas for en la ĉirkaŭo de la urboj (pro vasteco de la vendejo kaj manko de loko en la urbo-centro), oni perdus tempon se oni alvenus piede. Oni kutime iras al tia vendejo almenaŭ unufoje ĉiusemajne por aĉeti manĝa_ojn kaj diversajn produktojn, do ofte homo aĉetas en duonhoro pezajn sakojn da diversa_oj. La plej facila estas ŝarĝi la aŭton kiu atendas ekstere kaj reveni al la domo. Do pro tio aŭto estas praktika. Mi mem iras en la urbeton Remilly ĉiusabate matene, por aĉeti kion mi bezonas dum unu semajno. Tiu urbeto (3 500 loĝantoj) havas unu "vasta-vendejo"-n kaj situas je 8 kilometroj de mia domo. Tamen por maljunuloj kiuj ne kapablas ŝofori estas malfacila iri al tiu vendejo.

Mia veturilo estas malnova aŭto (10 jara) ĉar mi ne povas aĉeti novan pro tro altaj prezoj. Ĝi estas fabrikita de CITROEN kiu estis bona franca vetur-fabrikanto. Mi ne aĉetis ĝin tut-nova.

Tut-nova aŭto kostas inter 50 000F kaj 300 000F laŭ klaso, potenco, specialaj demanda_oj (koloro, sekurec-kondiĉoj kaj iloj, muzikiloj, novaj motor-plibonecoj, etoso-malvarmigilo, silenteco...). Kaj la meza salajro en Francio estas 8 500F por monato. Do oni povas aĉeti veturilon nur dank'al banka prunto. Sed se oni aĉetas aŭtomobilon kiu kostas 70 000F, kaj oni pagas tuj 10 000F, kaj oni pruntas 60 000F al la banko, kio estas la vera prezo? Se oni repagas dum 5 jaroj (la interezo estas 12% ekzemple), la fina sumo estas preskaŭ 76 000F kaj la monata repago estas 1 300F, kaj post 5 jaroj ofte la veturilo estas ŝanĝebla ĉar ĝi veturis 150 000 kilometrojn (tiu estas kutima bona meza valoro). Entute ĝi kostas 85 000F. Multe da francoj pagas siajn aŭtojn tiel. Kaj multe inter ili ŝatus havi la pli belan.

Nuntempe ofte laboras la du geedzoj do ofte ambaŭ bezonas sian propran veturilon. Poste venas la problemo kiam la infanoj eklaboras aŭ deziras uzi la familian veturilon...

Oni rajtas ŝofori ekde la aĝo de 18 jaroj se oni sukcesas la ekzamenojn. Tiu lernado kostas almenaŭ 3 500F.

Aparte de la benzino kaj la prezo de la aŭto, en la veran koston por aŭto-posedantoj alvenas aliaj prezoj:

  • asekuroj: 4 000F/jaro (por mi, sed povas esti multe pli...);
  • riparoj kaj konservo en bonaj kondiĉoj: 1 000F ĝis ...;
  • jara imposto sur la motor-vetur-rimedoj: 600F ĝis 2 000F, eĉ pli laŭ potenco de la motoro;
  • pagi la parkejon en la urbo-centro se oni deziras iri tien: 1F ĝis 5F ĉiu horo laŭ la loko;
  • pagi se oni ŝoforaĉas...

Kiel vi komprenas havi kaj uzi aŭtomobilon estas multe kosta kaj multe da francoj elspezas 10% ĝis 30% de la salajro por veturi per sia persona aŭto.

Aliaj aspektoj estas:

– la poluciado en la urbaj centroj pro multeco de fumantaj motoroj. Nun en kelkaj vastaj urboj oni ne plu permesas envenon per personaj aŭtoj. Novaj veturiloj devas nun havi specialan filtron por purigi iom la brulitajn gasojn.

– ĉiujare en Francio mortas pli ol 9 000 homoj pro akcidentoj sur stratoj (rapideco kaj alkoholeco...).

– pli kaj pli da rapidaj vojoj estas konstruitaj tra belaj naturaj lokoj.

– multe da homoj havas pasion por la aŭtoj kaj povus pagi multe por pli beligi aŭ fortigi siajn aŭtomobilojn.

Kiel vi povas kompreni, la ĉefa rilato inter la franco kaj lia aŭto estas financa rilato, sed oni tiom bezonas aŭton por iri kie oni deziras, la libereco havas koston, la industrio kaj la ŝtato profitas (dungitaj homoj, impostoj). Nun pro malfortaj vendadoj de aŭtoj en Francio dun la pasinta jaro la Francia ŝtato oferas 5 000F al ĉiuj aĉetantoj de novaj aŭtoj, kaj la vendistoj faras tre interesajn financajn proponojn. Jes, en nia socio oni devas aĉeti, aĉeti, aĉeti... por vivteni la bonan financan situacion de la nacia ekonomio, kaj la aŭto estas kiel Oraj-Ovoj-Kokino.

Mia vido pri la aŭto ne ŝajnas tre pozitiva, tamen mi ĝuas la eblecon uzi aŭtomobilon kaj mi trovas tiun vetur-rimedon tre praktika kaj iom agrabla.

 
 
SAMOVARO